Baidu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la kompanio

Baidu (ĉine: 百度, bǎidù, Esperantigite Bajduo) estas ĉina interreta serĉilo. La aparteco estas la eblo serĉi mp3-dosierojn. Laŭ statistiko de Alexa Internet, Baidu estas nuntempe unu el la dek plej ofte vizitataj TTT-ejoj.[1]

Ekde la 5-a de aŭgusto 2005 Baidu estas notita ĉe borso. La entrepreno Guglo havas 2,6 % de la akcioj de Baidu.

Fondita de Yanhong Li (李彦宏) en januaro 2000 en Pekino, Baidu rapide fariĝis la plej sukcesa ĉina serĉilo. Unu el ĝiaj frapfrazoj estas: Baidu pli bone scipovas la ĉinan ol Guglo.

Cenzuro

Kunlaborado inter Baidu kaj ĉinaj oficoj daŭre akuzigis la serĉilon partopreni la ŝtatan cenzuron. Tiel Raportistoj sen limoj riproĉas al la entrepreno la sisteman filtradon de enhavoj subversivaj. [2]

Baike

Baidu Baike (ĉine: 百度百科, bǎidù bǎikē) estas nova projekto de la serĉilo por starigi enciklopedion, similan al vikipedio, sed kun nur registritaj membroj. Ŝanĝoj estas validigotaj de kontrolisto.

Referencoj

  1. Alexa: Top Sites
  2. Raportistoj sen limoj: Google - Yahoo market battle threatens freedom of expression (angle), 26-an de julio 2004

Eksteraj ligiloj