Ribagorza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baixa Ribagorça)
Ribagorza en Aragono.

Ribagorza (aragone Ribagorza kaj benaskese kaj katalune Ribagorça) estas komarko de la nordoriento de la Provinco Ŭesko, en nordoriento de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Graus dum la ĉefurbo por kulturaj aferoj estas Benabarre.

La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo (cerealo kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj nun sur turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la montaraj pejzaĝoj proksimaj de Pireneoj, piedirado, montogrimpado, natura observado ktp.

Krom la hispanan, oni parolas ankaŭ la katalunan kaj variaĵojn de aragona.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas jenajn 34 municipojn:

Municipoj de Ribagorza.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monto Turbón.

Ĝi limas norde kun Francio (Haute-Garonne), nordoriente kun Arana valo, oriente kun Alta Ribagorza kaj Pallars Jussá, sudoriente kun Noguera (ĉiuj en provinco Ilerdo), sude kun La Litera, sudoriente kun Somontano de Barbastro kaj okcidente kun Sobrarbe (ĉiuj en provinco Ŭesko). Ĉefaj riveroj estas Ésera, Isábena kaj Noguera Ribagorzana.

Pro aparteco kaj ĝenerala alurba migrado la komarko perdis grandan parton de la loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento, nome oni malaltiĝis el pli ol 34 000 loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 12 171 (2020).

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj kaj de la Natura Parko Posets-Maladeta.

En Benasque estas la monto Aneto, nome la plej alta pinto de Pireneoj, kun altitudo de 3404 msm.

La komarko kiel institucio[redakti | redakti fonton]

Valo de Estós.

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 12/2002 de la 28-a de majo 2002.[1] La komarko konstituiĝis en la 22-a de julio 2002. La regopovo estis transigita al la regiona registaro la 1an de julio 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ley de creación de la comarca de La Ribagorza. Arkivita el la originalo je 2023-03-23. Alirita 2023-03-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Ribagorza en la hispana Vikipedio.