Bajŝoo-en

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la templo "Mirokuden" de Oomoto en Bajŝoo-en

Bajŝoo-en japane 梅松苑 estas templo aŭ sanktejo de Oomoto. La sankta tereno de Oomoto "Bajŝoo-en" troviĝas sur la tero, kie ekestis Oomoto. Ĝi situas 80 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kioto.

Tie en la sanktejo sur kaj ĉirkaŭ la monteto Honguu-jama en la dense verda arbaro, apud la pura rivero Ŭaĉi-gaŭa trafluanta meze de la rura urbo Ajabe, staras laŭvice aro da temploj kiel la ĉefdomo Ĉoosej-den.

la ĉefdomo Ĉoosej-den sur la tereno

La ekesto de Oomoto originis, novjare de la 25-a jaro de la Meiĵi-reformo (1892) laŭ la luna kalendaro, sur la tero Honguu de la urbo Ajabe, gubernio Kioto, de tio, ke la Dia spirito de Kunitokotaĉi priposedis, je la nomo de Dio Uŝitora, la fondintinon Deguĉi Nao', kaj revelaciis "malkonstruon kaj rekonstruon de ĉiuj mondoj" kaj realigon de la mondo Miroku (la ideala Dia mondo).

Oomoto havas du ĉefajn sanktejojn por Dia entrepreno: Bajŝoo-en en la urbo Ajabe kaj Ten'on-kjoo en la urbo Kameoka, el kiuj Bajŝoo-en funkcias kiel centro por diservo, Ten'on-kjoo kiel centro por misiado.

Ĉe Bajŝoo-en okazas Monata Festo (la unuan dimanĉon de ĉiu monato), Granda Festo Secubuno, Grandaj Festoj Printempa kaj Aŭtuna; krome, ŝintoaj nuptoj antaŭ la altaro, preĝoj por resaniĝo el malsanoj, prikulto de spiritoj de prapatroj de kredantoj, diservaj festoj, ktp.