Baja

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baja kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario
Red Dot.svg

Baja estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja, kies centro estas. Baja praturke signifas taŭro.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo havanta gravajn havenon kaj ponton, laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Zombor kaj Bátaszék-Szeged, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Budapeŝto troviĝas 167 km-ojn.

Urbodomo de Baja

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La turkoj konstruis fuorteton, kion la aŭstra-hungara armeo okupis en 1687. La komunumo iĝis kampurbo en 1696. Inundo en 1751, incendio en 1840 okazis. Inter 1919-1921 la serboj okupis la urbeton kun Pécs kaj proklamis apartan respublikon. Pli frue la urbeto estis distriktejo. Inter 1920-1941 kaj 1945-1950 ĝi estis departementejo de Bács-Bodrog.

Vidindaĵoj [redakti]

Vidindaĵoj estas Golgota kapelo (Baja), Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo (Baja), Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Baja), sinagogo kaj kastelo de Grassalkovich (graŝalkoviĉ), kiu nun estas urbodomo.

Preĝejo de Baja

La urbo famas pri festivalo pri fiŝista supo. En la urbo naskiĝis vojaĝisto Andreo Jelky kaj Stefano Türr liberecbatalanto, poste kunulo de Giuseppe Garibaldi. Oni nomumis la ponton pri Türr.

La aventura vivo de la fama urbano András Jelky estas legebla elektronike: La aventuroj de Andreo Jelky

Famuloj [redakti]

Esperanto [redakti]

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

Ĝemelurboj [redakti]

Pilgrimloko [redakti]

Proksime estas pilgrimloko kun kapelo kaj golgoto.