Baja
Baja estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja, kies centro estas. Baja praturke signifas taŭro.
Bazaj informoj
- Areo: 178 km²
- Loĝantaro: 37400
- Poŝtkodo: 6500
- Telefonprefikso: 79
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo havanta gravajn havenon kaj ponton, laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Zombor kaj Bátaszék-Szeged, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Budapeŝto troviĝas 167 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La turkoj konstruis fuorteton, kion la aŭstra-hungara armeo okupis en 1687. La komunumo iĝis kampurbo en 1696. Inundo en 1751, incendio en 1840 okazis. Inter 1919-1921 la serboj okupis la urbeton kun Pécs kaj proklamis apartan respublikon. Pli frue la urbeto estis distriktejo. Inter 1920-1941 kaj 1945-1950 ĝi estis departementejo de Bács-Bodrog.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas:
- Golgota kapelo (Baja)
- Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo (Baja)
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Baja)
- Kapelo de Sankta Roĥo (Baja)
- sinagogo kaj kastelo de Grassalkovich (graŝalkoviĉ), kiu nun estas urbodomo.
La urbo famas pri festivalo pri fiŝista supo. En la urbo naskiĝis vojaĝisto Andreo Jelky kaj Stefano Türr liberecbatalanto, poste kunulo de Giuseppe Garibaldi. Oni nomumis la ponton pri Türr.
La aventura vivo de la fama urbano András Jelky estas legebla elektronike: La aventuroj de Andreo Jelky
Famuloj
- en Baja naskiĝis:
- en Baja mortis:
- ĉefepiskopo László Dankó
Esperanto
Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.
Ĝemelurboj
- Zombor, Serbio
- Hódmezővásárhely, Hungario
- Marosvásárhely, Rumanio
- Erdőszentgyörgy, Rumanio
- Waiblingen, Germanio
- Argentan, Francio
- Thisted, Danio
- Labin, Kroatio
Pilgrimloko
Proksime estas pilgrimloko kun kapelo kaj golgoto.