Bajao (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri tiu ĉi sono La ritmo de baiano aperas en la plej multaj ritmoj de nordorienta Brazilo

Bajao (portugale baião, ankaŭ baianoabaianado) estas danco kaj tre influa ritmo de la muziko de nordorienta Brazilo (música nordestina).[1] Tiu ĉi fundamenta ritmo estas je variaj instrumentaĵoj bazo de la plej multaj muzikstiloj de ĉi tiu regiono: forró, koko, cirando kaj embolado. La bajao devenis el la popoldanco baiano, kiu originas en Bahia kaj unuafoje estis menciata en 1842. Tipaj instrumentoj de bajao estas pandero, zabumbo, akordiono (sanfono), triangulo kaj gitaro (violão).

Grava muzikisto por ĉi tiu ĝenro estis Luiz Gonzaga (1912–1989) el Exu, federaciero Pernambuko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • José Maria Tenório Rocha, Tiago de Oliveira Pinto: Banda-de-Pífanos, die Instrumental-Ensembles des Nordostens, en: Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, eldonita de Tiago de Oliveira Pinto. Schott, Majenco k.a. 1986, ISBN 3-7957-1811-2, S. 89–120

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José Maria Tenório Rocha, Tiago de Oliveira Pinto: Banda-de-Pífanos, die Instrumental-Ensembles des Nordostens, en: Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, eldonita de Tiago de Oliveira Pinto, Majenco k.a. 1986, p. 95.