Bajkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bajkalo
ruse: Байкал
lago
LakeBaikalAndOlhon.JPG
Lago Bajkalo kaj insulo Olĥon
Oficiala nomo: Байкал
Lando Flago de Rusio  Rusio
Teritorio Siberio
Respubliko Burjatio
Provinco Irkutska provinco
Historia regiono Ŝiungnuoj
Fervojo Transsiberia fervojo
Urboj Sljudjanka, Bajkalsk, Babuŝkin
Insuloj Olĥon, Granda Uŝkanij
Forfluanto Angara
Alfluantoj
Supermara alteco 456 m s. m.
Longo 636 km (395 mi)
Larĝo 79,4 km (49 mi)
Profundo 1 642 m
Volumeno 23 000 m3 (812 237 cu ft)
Akvokolektejo 557 000 km² (55 700 000 ha)
Areo 31 500 km² (3 150 000 ha)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Bajkalo
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 754
Regiono Azio-Pacifiko
Kriterioj vii, viii, ix, x
Parko Apudbajkala Nacia Parko
Satelita foto de Bajkalo
Satelita foto de Bajkalo
Mapo kun Bajkalo
Mapo kun Bajkalo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lake Baikal

La lago Bajkalo situas en suda Orienta Siberio, sur parto de la limo inter Irkutska regiono kaj Burjatia Respubliko. La lagon ĉirkaŭas montoj kaj altaj montetoj. La irkutskia flanko de la bajkala bordo estas pli kruta, kaj la burjatia estas malpli (kelkloke la montoj malproksimas de la bordo je kelkdek kilometroj). La regiono apud Bajkalo estas tre seismema, ĉi tie tre oftas tertremoj. Tamen, plejparto da ili estas fakte nerimarkeblaj, ĉar la intenso estas nur unu aŭ du poentoj laŭ la skalo de Riĥter.

Ĝenerale

Kurte kaj fakte

La maksimuma profundo de la lago egalas 1637 metrojn, do ĝi estas la plej profunda lago en la mondo. Kaj eĉ se oni konsiderus, ke la akvosurfaco altas je 456 metroj super la marnivelo, do ĉi tiu parto de la lagokavaĵo nivelas je 1181 metroj sub la marnivelo, tiel estante ankaŭ la plej profunda kavaĵo sur kontinento. La longo de Bajkalo egalas 636 kilometrojn, la larĝo varias de 25 ĝis 60 kilometroj. La areo de la surfaco estas 31.500 km2 (ete pli ol tiu de Belgio), la volumeno de akvo estas 23.000 km3 (konsistigante 22% de la monda trinkebla akvoprovizo). Bajkalo estas la dua (post la salakva Kaspio) en la listo de plej akvokvantaj lagoj en la mondo. La bordolinio de la lago longas je 2100 km.

En la lagon fluas 336 riveroj kaj rojoj, sed la nombro enkalkulas nur konstantajn enfluojn. La plej grandaj tiuj estas Selenga, Verĥnjaja Angara (Supra Angara), Barguzin, Turka, Sneĵnaja (Neĝa), Sarma. Nur unu rivero elfluas el Bajkalo, ĝi nomiĝas Angara (akcentu la lastan silabon) kaj estas la unusola kazo de rivero fontanta el lago. Sur la teritorio de Bajkalo estas 22 insuloj. La plej granda kaj interesa estas la insulo Olĥon.

Ĉesurfacaj akvotavoloj en Bajkalo temperaturas je 8 ĝis 9 gradoj laŭ Celsio somere kaj en apartaj golfoj ĝis 20°С. Pli profundaj tavoloj ne tiel varmas – ĉ. 4°С. La akvo en la lago estas tiom diafana, ke unuopaj ŝtonoj kaj aliaj objektoj estas videblaj je 40-metra profundo.

Kurte kaj bele

Ĉi tie estas diversfontaj citaĵoj pri Bajkalo. Vi povas legi ankaŭ la legendon pri la filino de Bajkalo – belulino Angara.

  • "Patrino Naturo estas sagaca. Ŝi kaŝis plej eble malproksime de la nesaĝaj gefiloj, en la centro de Siberio, tiun ĉi lastan vivan puton de la planedo. Dum kelkaj milionoj da jaroj la naturo kreis tiun ĉi miraklon, la unikan fabrikon por pura akvo… La bordoj, deklivoj kaj fundo vestitaj per kristalaj rokspecoj gardas la akvon pura. Torente, brue, fale, flue, graniton tranĉante, kuregas al Bajkalo la riveroj, riveretoj kaj rojoj."
  • "Bajkalo mensofrapas per sia beleco, faŭna riĉeco, per siaj unikaĵoj kaj specialecoj. Oni kalkulis ke 60% el la 2630 specioj de bajkalaj plantoj kaj animaloj ne renkonteblas ie ajn en la mondo krom ĉi tie."
  • "La indiĝenaj popoloj kredas je Bajkalo sankta, kaj multaj el ili rilatas al ĝi kiel al viva, intelekta kaj saĝa estulo. Bajkalo rolas en multaj legendoj kaj kredaĵoj. Indiĝena burjato ne permesos al si eĉ ŝtoneton surbordan ĵetaĉi en akvon: "Bajkalo ĝin metis per ondo ĉi-loken, do, ĝi kuŝi ĉi tie devas!" Sanktecon de la lago-maro sendube agnoskis (eble, eĉ sentis) ankaŭ la rusaj landesplorantoj."
  • "Bajkalo unikas kaj malordinaras. Kvazaŭ en giganta laboratorio, la naturo aranĝis ĉi tie siajn eksperimentojn komprenatajn nur de ŝi mem. Ŝi kreis mondon harmonian kaj mirindan. Ĉi tie najbaras kunapude tajgo kaj duondezerto, tundro kaj ŝtonoza stepo. Kaj ĉio ĉi, arboj kaj floroj, birdoj kaj bestoj, mondo de suneco kaj profundo, - ĉio ĉi gardas la vivan akvon de Bajkalo. La akvon por ni kaj niaj gefiloj."

Science pri Bajkal'

Cetere, ĉu vi scias ke ekzistas scienco studanta lagojn? Ĝi nomiĝas limnologio. En Irkutska akademia urbeto estas Limnologia instituto, kiu esploras la lagon Bajkalo.

Toponimio

Pratempe la diversaj popoloj, loĝantaj sur kaj apud la bordoj de Bajkalo, nomis la lagon per diversaj nomoj. Deveno de la nomo ne estas difinitive pruvita, ja ekzistas pluraj versioj pri ĝia apero. Ĉi-sube jenas kelkaj:

Unuaj rusaj esploristoj en Siberio uzis la evenkan nomon Lamu (maro). Ekde la dua duono de la 17-a jarcento rusoj ekuzadas la burjatan nomon Bajgaal, plikutimiginte la nomon laŭ la normoj de sia lingvo. Ili anstataŭigis la karakterizan burjatan sonon g per ruse pli orelkutima k, rezulte finformiĝis la nuntempa nomo.

Geologio

Ĝis nun daŭras disputoj pri kiel aperis Bajkalo, ĉu rezulte de malrapidaj kaj neeviteblaj transformiĝoj aŭ pro terurega katastrofo, kiu kaŭzis disfendaĵon en la tera krusto. Sciencistoj taksas la aĝon de la lago je 25-30 milionoj da jaroj. Ordinare lagoj ekzistas dum 10-15 mil jaroj, kaj poste pleniĝas je sedimentaĵoj kaj malaperas de sur la tervizaĝo. Bajkalo havas neniajn indicojn pri eventuala maljuniĝo, kiajn havas multaj lagoj en la mondo. Male, sciencaj esploroj inspiris geofizikistojn hipotezi, ke Bajkalo estas naskiĝanta oceano. Tion pli pruvas ankaŭ tio, ke ĝiaj bordoj disiras je ĉ. 2 centimetroj ĉiun jaron, similante al disirado de la kontinentoj Afriko kaj Sud-Ameriko.

En 1862 pro dekpoenta tertremo en la norda parto de la delto de la rivero Selenga subakviĝis terareo je 200 km2 kun 6 vilaĝoj (burjate ulus-oj), kie estis loĝintaj 1300 homoj. Tiel aperis la golfo Proval (kio signifas disfendaĵo).

Flaŭro kaj faŭno

Laŭ informoj de Limnologia instituto, en Bajkalo loĝas 2630 specioj kaj subspecioj de plantoj kaj animaloj, du trionoj de kiuj renkonteblas nur en tiu ĉi akvejo, alivorte estas endemiuloj. Tia apundo de vivaĵoj eksplikeblas per alta proporcio de oksigeno en la tuta etendo de la bajkala akvo. Plej interesa vivaĵo en Bajkalo estas vivonaska fiŝo golomjanka, kies korpo je 30% kosistas el graso. Aliaj fiŝoj en Bajkalo estas omulo, timalo, koregono, sturgo, lojto, salmotruto, ezoko k.a.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, Bajkalo estas dolĉakva ekoregiono el la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkto. Ĝi estas listigita en la Tutmondaj 200.

Turisme

Olĥon
Krugobajkala fervojo vintre

Ekzistas diversaj manieroj atingi Bajkalon. Plej ofte oni preferas komenci sian vojaĝon al ĝi venante en unu el la grandaj proksimaj urboj: Irkutsk', Ulan-Ude' aŭ Severobajkalsk' kaj poste veturonte laŭ pli detale pripensita itinero.

Trajne veturante laŭ la Trasiberia fervojo inter Irkutsko kaj Ulan-Udeo, oni povas dum horoj admiri la vidojn al la lago, etendanta tuj trans la fenestro.

Je 70 kilometroj de Irkutsko, sur bajkala bordo apud la elfluo de Angara situas la vilaĝo Listvjanka, unu el la plej popularaj turismaj lokoj ĉe Bajkalo. Oni povas atingi la lokon per buso aŭ ŝipo dum iomete pli ol horo.

Historio

Vetero

La akv-amaso de Bajkalo influas la klimaton de apudaj teritorioj. Ĉi-tieaj vintroj estas pli mildaj, someroj estas malpli varmegaj. Printempoveno ĉe Bajkalo okazas je 10-15 tagoj pli malfrue ol ĉe pli malproksimaj lokoj, kaj aŭtunoj ofte estas tre longa.

Bajkalo estas vizitinda ankaŭ pro granda kvanto de sunbrilaj horoj. Ekzemple, en la vilaĝo Bolŝoje Goloustnoje ĝi atingas 2524 horojn kaj estas la plej granda en Rusio. Da sensunaj tagoj estas ĉi tie nur 37, kaj 48 sur la insulo Olĥon.

Specialaj trajtoj de la vetero rezultas pro bajkalaj ventoj.

Vidindaĵoj

Ĉe Bajkalo kaj en lokoj ĉirkaŭ ĝi estas multe da vidindaĵoj kulturaj, naturaj, historiaj kaj arkeologiaj. Ĉi-sube enlistas nur kelkaj el ili.

Ekologiaj aspektoj

Bajkalo havas eksterordinare puran akvon, kiun konstante purigas amaso da amfipodoj, manĝantaj algojn kaj bakteriojn. Tiu pureco kontribuas al la menciita unika vivularo. Inter ĝi estas la ununura nesalakva foko en la mondo.

Plano pri naftodukto preter Bajkalo

En 2006 rusia naftokompanio "Transneft" intencis konstrui naftodukton interalie sur la bordo de la lago (en kelkaj lokoj nur je 800 metroj de la akvosurfaco). La konstruado mem minacis al la ĉirkaŭa naturo (same kiel okazis dum aliaj grandegaj konstruadoj ne nur en Rusio), unika en tiu ĉi loko, sen paroli pri malpurigado de la lago dum la konstruado. La planoj enhavis la transmeton de multaj riveroj fluantaj al Bajkalo. Vivmediaj aktivuloj atentigis, ke eĉ eta paneo de tiu dukto povus kaŭzi ekologian katastrofon, kaj ke tia paneo ne malprobablas en regiono kun tertremoj de 8–11 gradoj laŭ Richter-skalo).

La projekto estis aprobata dum longa tempo, kaj Transneft sukcesis nuligi unuan ekologian ekspertizon kaj insisti je dua, kiu rezultis pli favora al la projekto. Kontraŭuloj riproĉis, ke por la dua ekspertizo oni simple forpelis la kritikemajn ekspertizistojn el la komisiono.

Je la 18-a de marto 2006 okazis protesta mitingo en Irkutsk, kie kolektiĝis ĉirkaŭ 5.000 homoj malindiferentaj al la sorto de la unika lago. Ĉiuj lokaj politikistoj kaj partioj (eĉ politike neinterkonsentemaj) manifestis akre kontraŭ la danĝera projekto. Aktivuloj alvokis skribe protesti ĉe la rusa registaro kaj kritikis, ke la rusia gazetaro prisilentas la diskuton.

La 26-an de aprilo la rusia prezidento Vladimir Putin en interparolo kun la ĉefo de "Transneft" insistis pri ŝanĝo de planoj pri konstruado de naftodukto ĉe la norda bordo de Bajkalo. Laŭ la antaŭa plano la naftodukto devis trairi kelkcent metrojn de la laga bordo. Pli sekura traceo de la naftodukto povas kosti plian miliardon da dolaroj al "Transnafto", kiu konsentis ŝanĝi la planojn tiel, ke ĝi trairas nek federaciajn nek respublikajn natur-rezervejojn.

Bajkala Paperpasta Fabriko

La Bajkala Paperpasta Fabriko estis konstruita en 1966 ĉe la laga bordo. Ĝi paligas paperon per kloro kaj forigas siajn rubaĵojn en la lagon. Malgraŭ multaj protestoj ĝi plu funkcias.

Ĉar fermo de la fabriko forigus multajn laborlokojn, protestantoj nun koncentriĝas ne plu al fermo de la fabriko, sed al redukto de la poluado.

Vidu ankaŭ

Organizoj

Notoj kaj referencoj

  1. Bajkala Ekologia Ondo (ruse)

Eksteraj ligiloj