Bak (Zala)
El Vikipedio
Bak estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg. La loknomo signifas hungare (inter alie): virkapro.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 23 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.7294/16.8446
- Loĝantaro: 1780
- Poŝtkodo: 8945
- Telefonprefikso: 92
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ csefvojo Keszthely-Lendava, ĉefvojo NagykanizsaVasvár preteriras, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. Zalaegerszeg troviĝas 15, Pacsa 16, Nova 17 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1353 en formo "Bok". En 1400 la vilaĝo akiris la rangon kampurbo, (kun tutlanda bazarada rajto ekde 1421). En la 16-a jarcento pro la konstantaj kontraŭturkaj militadoj la urbeto senhomiĝis. En 1839 incendio okazis. En 1898 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1944 la judoj estis deportitaj.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Francisko
- moderna ligna vilaĝdomo