Bakaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bakaĵo en la ĉiutaga lingvaĵo estas nutraĵoj el faruna pasto, kiuj aŭ estas bakitaj sur metala tabulo, krado respektive en specifa formo en forno aŭ estas frititaj en varmega graso.

Principe diferencatas dolĉaj kaj salaj bakaĵoj:

Dolĉaj bakaĵoj kiel ekzemple biskvitoj (respektive keksoj), kukojtortoj. La kuirado de dolĉaj bakaĵoj aŭ dolĉaĵoj estas tipaj en diversaj regionoj kiel montro de la popola kuirarto. En Hispanio, ĉefe en la sudo, oni heredis receptojn kaj stilmanieron kuiri dolĉaĵojn el la araboj, kiuj uzis abunde mielon kaj migdalojn kiel ingrediencojn por ties dolĉaĵoj.

Inter la nedolĉaj bakaĵoj estas ekzemple panoj, bulkojbrecoj, sed ankaŭ iuj nedolĉaj specoj de kukoj kiel la francaj quiches, pasta bazo kaj supro el ekzemple pecoj de cepo, de lardo respektive ŝinko kaj acidkremo, aŭ iuj specoj de la britaj pies, kukoj el sala pasto farĉitaj per diversaj specoj de viandoj kaj/aŭ legomoj aŭ la hispanaj empanadas plej tipe el Galegio, kiuj enhavas fiŝpecojn (ĉefe moruo), legomojn ktp. Picoj estas speciala variaĵo de pasta bazo kun supro el tomata pasto, fromaĝo kaj viandaĵoj, legomoj kaj/aŭ herboj, veninta el la itala kuirarto. Tre similas la pastaĵoj "Lahmacun" el la turka kuirarto aŭ "Okonomijaki" el la japana kuirarto. Nomeblus multaj pliaj ekzemploj de dolĉaj kaj nedolĉaj bakaĵoj el pliaj kulturoj.

Citaĵoj el la Proverbaro Esperanta[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj el la Proverbaro Esperanta pri la temo de bakaĵoj estas

Citaĵo
 Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. 
Citaĵo
 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita, kiel kuko en butero. 
Citaĵo
 Vivi kiel kuko en butero. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]