Bakaoj (Kameruno kaj Gabono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Baka dancers June 2006.jpg Bakaaj dancantoj en la Orienta Provinco de Kameruno

La bakaoj, pigmea etno, vivas en Kameruno, en la Respubliko Kongo, en la Centr-Afrika Respubliko kaj en Gabono. Ili parolas ubangi-lingvon el la lingvofamilio Gbadili-Sere. La socia organizo orientiĝas je patroliniaj (vira generacilinio), ne ĉiam totemaj klanoj. La loĝejo ordinare estas virloka (La edzino translokiĝas en la vilaĝon de sia edzo), sed kaŭze de fianĉinoservo (mokokope) ĝi post la geedziĝo dum proksimume kvin jaroj povas esti edzinoloka (La edzo translokiĝas al la loĝloko de la edzino). Kaŭzite de ilia akefalio (sen formala regadstrukturo) la bakaoj solvas internajn problemojn inter si ekzemple laŭ la konsentprincipo, per konfliktevitado aŭ sorĉado. Je malfacilaĵoj kun eksteruloj ili nuntempe pli kaj pli turnas sin al la vilaĝestro aŭ la polico kiel ŝtate legitimitaj aŭtoritatuloj. Tio okazas precipe je malfacilaĵoj kun najbaraj bantuaj etnoj, kiel ekzemple la bangandoj.

Antaŭe la bakaoj estis laŭ propraj diroj, senescepte ĉasistoj, fiŝkaptistoj kaj kolektantoj. Post ilia loksidiĝo influe de la misiistoj kaj la registaro ili ŝanĝiĝis pli kaj pli al etkamparanoj, kiuj ĉasas, fiŝkaptas, kolektas aŭ respektive kaj faras slajrolaboron kaj komercon. Per la selektiva arbarfaligo la tradiciaj uzregionoj de la bakaoj estas pli kaj pli limigitaj. Bestoj kaj plantoj, per kiuj ili ĝis nun vivtenis sin, malaperas. La postvivo de la bakaoj pli kaj pli dependas de la agrikulturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Boursier, D.; 1996: Pöli, mémoires d'une femme pygmée. Paris.
  • Brisson, R.; ohne Datum: Contes des pygmées baka. Sangmelima.
  • Brisson, R.; Boursier D.; 1979: Petit Dictionnaire baka français. Douala.
  • Brisson, R.; 1988: Utilisation des plantes par les pygmées baka. Douala.
  • Kilian-Hatz, C.; 1989: Contes et Proverbes des pygmées Baka. Ohne Ortsangabe.
  • Kilian-Hatz, C.; 1992: „Denn Komba hat den Wald für dich gemacht“. Der Wald in Wirtschaft und Weltanschauung der Baka im südlichen Kamerun. M. Bollig; D. Bünnagel (Hrsg.): Der zentralafrikanische Regenwald. Münster; Hamburg, 65-71.