Bakersfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bakersfield
urbo
Flago
Blazono
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Kalifornio
Koordinatoj 35° 22′ N 119° 1′ U / 35.367 °N, 119.017 °U / 35.367; -119.017 (mapo)
Horzono UTC-08:00
 - somera tempo UTC-07:00
Poŝtkodo 93220, 93241, 93301–93309, 93311–93314, 93263, 93380–93390, 93399
Situo de la urbo en Usono
Situo de la urbo en Usono
Situo de la urbo en Usono
Situo kadre de Okcidenta Usono
Situo kadre de Okcidenta Usono
Situo kadre de Okcidenta Usono
Situo kadre de Nord-Ameriko
Situo kadre de Nord-Ameriko
Situo kadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Bakersfield, California
Retpaĝo: www.bakersfieldcity.us

Bakersfield estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Kern. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Bakersfield en Kalifornio

Bazaj informoj

Panoramo en Bakersfield

Geografio

Bakersfield situas ĉe la suda fino de la Valo San Joaquin laŭ malgranda rivero Kern en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta-meza parto de la subŝtato. Fresno kaj Los-Anĝeleso troviĝas po 180, Sakramento 480 km.

Historio

Jam ok mil jarojn antaŭe vivis tie homoj. En 1776 hispana pastro Francisco Garcés estis la unua eŭropano tie. Ĝis la 1820-aj jaroj nur meksikaj setlantoj alvenis. En 1848 oni trovis oron en Kalifornio, tial setlantoj inundis la valon. Indianoj devis retiriĝi al rezervejoj, dume oni trovis ankaŭ naftojn en 1865. Tiutempe la nuna Bakersfield estis konata, kiel Kern Island, kie estis iom da kabanoj. En 1869 Bakersfield fondiĝis kaj ĝi estis nomita pri kolonelo Thomas Baker. Bakersfield urbiĝis en 1873 kaj en la sekva jaro ĝi iĝis administra centro de la kantono. En 1952 sismo okazis.

Klimato

Bakersfield situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 37 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro kun rekordo 4 °C. Jare pluvas po 164 mm. Tre malofte neĝas kaj frostas.

Trafiko

La unua baptista preĝejo en Bakersfield
Teatrejo de Bakersfield

Bakersfield havas herbokovritan flughavenon, apude trejnan bazon pri helikopteroj. Aŭtoŝoseoj kuras al Los-Anĝeleso, Fresno kaj Arizono. La urbego havas trairan fervojan linion. En Bakersfield aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans el la anglalingva Vikipedio, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj.
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Bakersfield interne en la sudokcidenta parto
Larĝa panorano de Bakersfield