Baklavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turka baklavo
Azerbajĝana baklavo el Ganĝa

Baklavo estas riĉa, dolĉa bakaĵo farita el tavoloj de filpasto plenigita kun tranĉitaj nuksoj kaj dolĉigita kun siropomielo. Ĝi estas karakterizaĵo de la kuirartoj de la iama Otomana Imperio kaj en multaj landoj de centra kaj sudokcidenta Azio.

La historio de baklavo ne estas bone dokumentita. Multaj etnoj asertas ke ĝi estas sia propra dolĉaĵo, sed ekzistas forta indico ke ĝi estas de tjurka centrazia origino, kie ĝia nuna formo estas evoluigita en la imperiaj kuirejoj de la Palaco de Topkapi.

Multaj otomanaj dolĉaĵoj estas similaj al bizancaj, uzas paston, sezamon, tritikon, nuksojn kaj fruktojn, kaj kelkaj estis similaj al la otomana börek, halvao, ktp.

Efektive, Vryonis identigas la malnovgreka gastris (γάστρις), kopte (κοπτὴ σησαμίς), kopton (κοπτόν), aŭ koptoplakous (κοπτοπλακοῦς), menciitaj en Deipnosofisteo, kiel baklavo, kaj nomataj kiel "Bizanca favorato".

Lokaj versioj[redakti | redakti fonton]

En Turkio, baklavo estas tipe servita kun ŝaŭmkremo kaj pistakujoj. En Azerbajĝano, paklavo estas plejparte farata dum festado de Novruzo. Post preparado, baklavo estas tranĉita en diamantoformoj kaj ĉiu peco estas garnita kun migdalo aŭ juglando.

En Bosnio kaj Hercegovino baklavo estas ĝenerale riĉa je nuksoj kaj farĉaĵo kaj estas nur manĝita dum specialaj okazoj, plejparte en la sanktaj monatoj de Ramadano kaj Eid.

En Irano, pli seka versio de baklavo estas kuirita kaj prezentita en pli malgrandaj rombaj tranĉoj spicitaj kun rozakvo. En Armenio ĝi ankaŭ estas populara dolĉaĵo.

En Afganio kaj Kipro, baklavo estas kuirita en triangul-formaj pecoj kaj estas malpeze kovrita en dispremita pistaknuksoj.

En Albanio, baklavo estas la plej populara deserto, kutime servata dum la novjara festo kaj la sekvaj tagoj. En ĉi tiu lando ĝi ankaŭ havas propran version kun vanilo kiel distingaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]