Baklia mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baklia mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. buckleyi
Micrastur buckleyi
(Swann, 1919)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Baklia mikrasturo (Micrastur buckleyi) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakarojn kaj ties parencojn. Ĝi estas membro de la genro de Mikrasturoj kiuj estas tre similaj grizaj malgrandaj arbarfalkoj.

Ĝi troviĝas en plej sudorienta Amazonio kaj pli precize nur ĵus sciate en plej okcidenta amazonia Brazilo, krom malmultaj konstatoj en Kolombio, kaj ĉefe en orienta Ekvadoro, kaj nordorienta Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj kaj eĉ inunditaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu specio estas 41 al 51 cm longa kaj ĝis antaŭnelonge estis konsiderata variaĵo de la Koluma mikrasturo, sed estas iom pli malgranda kaj kun 4 vostobendoj anstataŭ 6 inklude la vostofinon. Ĝi estas nigra supre kaj blanka sube, kun blanka kolumo kaj nigra vosto kun la menciitaj vostobendoj. La kolumo distingas ĝin el aliaj arbarfalkoj aŭ mikrasturoj escepte ĉe la Koluma mikrasturo (M. semitorquatus), kiu estas pli granda kaj havas diferencan alvokon.

La plumaro estas nigreca en dorso, nuko kaj krono, dum la subaj partoj estas blankaj. La specifa kolumo konsistas en tutkola blanka areo kun nigraj bordoj el nuko supre kaj el supra dorso sube kiuj limas la kolon malantaŭe kaj en flankoj sed ne la antaŭan kolon kiu estas tutblanka kiel la gorĝo kaj brusto. La blanka areo krome etendas subokule al la orelareo super la supra bordo de la kolumo. Tiele la kapobildo estas tute nekonfuzebla kun tiu de la grizaj mikrasturoj. La tre longa vosto estas nigra, kun 3 mallarĝaj blankaj vostobendoj, tre separataj inter si, krom la mallarĝa blanka vostofino. La kruroj estas longaj, flavecaj, dum la nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj bekobaza kun vaksaĵoj estas ankaŭ flavecaj sed kun tre verdeca nuanco. La flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj.

La distinga alvoko de la Baklia mikrasturo estas morna du- aŭ tri-nota serio, el kuj la unua estas pli altatona.

Estas malmulta publikita informo pri manĝo ka reproduktado de la Baklia mikrasturo, sed almenaŭ estas unu konstato de birdo kun arborato (Mesomys sp.) en sia stomako.

Referencoj[redakti | redakti fonton]