Bakovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bakovci, hungare Barkóc estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Murska Sobota.

Municipo Murska Sobota en Slovenio

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo kaj iama branĉo de Mura, ĉefvojo kaj fervojo preteriras. Murska Sobota troviĝas 5 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1428 en formo Balkoch. Longe estis 2 apartaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda Barkóc, kiuj fine de la 19-a jarcento unuiĝis. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.


Vidindaĵo