Baktria-Margiana Arĥeologia Komplekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksimuma amplekso de la BMAC-kulturo (BMAC)

La BMAC-kulturoBaktria-Margiana Arĥeologia Komplekso aŭ Oaza kulturo, civilizo estas bronzepoka kulturo en dezerto de Karakumo en la hodiaŭa Turkmenistano kaj parte en Afganistano. Ĝi ekzistis verŝajne inter 2200 a.K. kaj 1700 a.K. samtempe kun la Indus-kulturo, Imperio Elam en Mezopotamio kaj la Meza Imperio en Egiptujo.

Trarigardo

La loĝantaro de la BMAC-kulturo setlis en oazoj de la regiono kaj konstruis el adobo, bredis bestojn, kultivis grenon, irigaciis la kampojn, komercis. La evoluintan civilizon montras la trovitaj bronzaĵoj, ceramikaj ujoj, ostaj skulptaĵoj. Oni trovis eĉ restaĵojn de primitiva skribaĵo.

Oni identigis la ĉefsidejon de la kulturo al Gonur-depe (orienta Turkmenio). Tiu ĉefurbo havis areon de preskaŭ 1000 kvadrataj kilometroj, kun adobaj domoj, palaco. La setlejo estis ĉirkaŭita per dika muro.

La malkovro de la kulturo okazis en la 1970-aj jaroj, sed detalaj esploroj okazis ĉefe en la 2000-aj jaroj.