Baktrio
El Vikipedio
Baktrio (malnovperse Báĥtriŝ, novperse Báĥtar, greke Βακτριανή, latine Bactria, ĉine Ta Sia) estas nomo de historia lando en regiono de hodiaŭa norda Afganistano, kies ĉefurbo estis Baktro, pli posta Balĥ. La limojn de Baktrio kreis norde rivero Amudarjo, sude montaro Hindukuŝo, okcidente rivero Murgabo kaj oriente hodiaŭa Badaĥŝano.
En antikva epoko loĝis en Baktrio, kies teritorio estas grandparte montarriĉa, indoeŭropa etno de baktroj, parenca kun medoj, persanoj kaj partoj.


