Balázs Győrffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Győrffy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1938 (1938-05-04)
en Eger
Morto 25-an de oktobro 2012 (2012-10-25) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Alma mater Universitato Yale vd
Memorigilo Balázs Győrffy
Profesio
Okupo fizikisto vd
Doktoreca konsilisto Willis Eugene Lamb vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Balázs GYŐRFFY [balAĵ djOrfi], (ankaŭ Balázs László Győrffy) laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrffy Balázs estis hungara-usona-brita fizikisto, profesoro, membro (ekstera en 1995) de Hungara Scienca Akademio.

Balázs Győrffy naskiĝis la 4-an de majo 1938 en Hungario en Eger. Li mortis la 25-an de oktobro 2012 en Britio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Győrffy abiturientis en Budapeŝto en 1956. Post la Hungara revolucio de 1956 li forlasis la landon kaj li ricevis B.S. kaj PH. D. de Universitato Yale. Li ankaŭ estis profesia naĝisto, li partoprenis en konkursoj preskaŭ ĝismorte. Li partoprenis en tumulto por Vjetnamio, tial nepre estis saĝa decido forlasi Usonon, sed li firme tenis sian usonan ŝtatanecon. Ekde 1970 li estis asociita al Universitato de Bristol, kie li estis preleganto (1970-1980), leganto (1980-1987) kaj profesoro (depost 1987). Li estis emeritprofesoro en fiziko en tiu universitato ĝis sia morto en 2012. Li ankaŭ instruis ekzemple en Vieno kaj Toronto. Li vizitis ankaŭ Hungarion. Lia edzino estis brita aktorino. Li ricevis premiojn en 1998 kaj 2001.

Balázs Győrffy estis unu el la pioniroj de la apliko de la Korringa-Kohn-Rostoker kohera aproksimado (KKR-CPA) por unuaprincipaj kalkuloj de la elektronika strukturo de alojoj. Li ankaŭ estas konata pro siaj kontribuoj al la teorio de superkonduktivo (Gaspari-Gyorffy-metodo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]