Balázs Jaklin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Jaklin
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1644 (1644-09-08)
en Murska Sobota
Morto 17-an de oktobro 1695 (1695-10-17) (51-jaraĝa)
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioHungara reĝlando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Balázs JAKLIN [balAjn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jaklin Balázs estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Lia nobela antaŭnomo estis elefánti.

Blazono de Balázs Jaklin

Balázs Jaklin [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1644 en Hungara reĝlando en Muraszombat (nuntempa Murska Sobota en Slovenio). Li mortis la 17-an de oktobro 1695 en Habsburga Imperio en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Jaklin lernis en Pázmáneum, poste en Romo. Li pastriĝis en 1667, poste li hejmenvenis. En la sekva jaro li estis pastro en Senec. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

  • kanoniko de Pozsony en 1673, en la sekva jaro de Esztergom
  • preposto kaj abato en 1679
  • kanoniko en 1684
  • ĉefpreposto en 1687
  • episkopo en 1688, en la sama jaro ankaŭ titulara episkopo
  • abato, ankaŭ reĝa kanceliero en 1690
  • episkopo kaj departementestro en 1691.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Regulai, avagy rend-tartási, Tek. es Nemes Nagy-Szombath Városában lévő…’’ (1684)
  • ’’Keserves Gyasz, Mellyet A Nemes Mayar Orszag Posonyi Gyáleseben…’’ (1687)
  • ’’Az Örök Dücsőségre nyugosztoló álom által…’’ (1692)

Fontoj[redakti | redakti fonton]