Balázs Sepsiszéki Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SEPSISZÉKI NAGY Balázs [pr. ŝepŝise:ki nadj] originala nomo Nagy Balázs estas rumanuja hungara etnografia esploristo naskiĝinta en Sfântu Gheorghe la 25-an de januaro 1969. Li estas la patro de dekunujara aŭtoro Gergő Csinódi Nagy.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1993 - premio Ikvai Nándor, Bp.-Sopron.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sepsiszéki Nagy finis en 1995 etnografion en ELTE (Budapeŝto). Li vivas en sia naskiĝurbo ekde 1995. Dum dekdu jaroj li verkis sian monumentan libron en kvar volumoj titolitan La vilaĝoj de Sikullando en la fino de la 20-a jarcento. Post la verko de Balázs Orbán ne naskiĝis simila verko pri la Sikullando.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Székelyföld falvai a XX. század végén 1-4. Nap Kiadó, Budapest, 1998, 2000, 2003, 2007.

Fonto[redakti | redakti fonton]

    • Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.