Balado (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balado en neklasika muziko estas plejofte melankoliaj muzikpecoj de malrapida tempo.

En popmuziko baladoj laŭ formo kaj stilo plejofte ne distingiĝas de la restaj komponaĵoj de la respektiva interpretanto. Ankaŭ en la rokmuziko baladoj plejofte ne distingiĝas laŭ entonigo kaj instrumentado de la restaj kantoj de la bando. Nur la plejofte elektraj gitaroj en multaj rokbaladoj estas anstataŭataj per akustikaj gitaroj. Je baladoj, kiuj dumpase parte perdas sian baladecan karakteron, ekz. fariĝante pli rapida resp. ludate per distirata gitarsono, oni diras „duonbaladoj“. Ekzemplo por tio povus esti One de Metallica.

En ĵazo la frapinstrumntisto muzikas je malrapidaj pecoj de ›rakonta‹ ofte per broso. Jen la interpretantoj plejofte ne proponas proprajn komponaĵojn kiel baladoj, sed ili kantas tiujn el la mondo de la usona spektaklaro de la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj, sed ankaŭ aliaj estabiĝintaj baladoj de komponistoj kiel Duke Ellington, Billy StrayhornBenny Golson.

Ekzemploj de famaj popbaladoj

Ekzemploj de famaj rokbaladoj

Ekzemploj de famaj ĵazbaladoj

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Ballade » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.