Balailo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradiciaj balailoj

Balailo estas mastrumaĵa ilo, uzata por balai internajn ĉambrojn kaj eksterajn teritoriojn disde etaj rubaĵoj, defalitaj arbofolioj, polvo ktp.

Por fari balailon oni povas uzi tiel naturajn, kiel sintezitajn materialojn.

Balailo estas faske kunligitaj longaj (ordinare 20–50 cm) maldikaj branĉoj de arbo, tigoj (vergoj) de arbusto, herba vegetaĵo aŭ sintezitaj malmolaj elastaj fibroj. Balailo povas havi longan aŭ mallongan tenilon.

Kroma uzo de balailo en antropologia kaj tradicia kredaro estas kiel flugveturilo de sorĉistinoj, kaj tiele aperas en multaj rakontoj, anekdotoj kaj bildstrioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]