Balancado de Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Animacio de aspekto de Luno dum unu monato. Fazoj de Luno ne estas montritaj.

Balancado de satelito (ofte temas pri Luno) aŭ libracio estas malrapida oscilo (reala aŭ ŝajna) de satelito. Kvankam rivolua periodo de Luno ĉirkaŭ Tero egalas al rivolua periodo de Luno ĉirkaŭ ĝia akso, la balancado donas eblecon vidi en diversaj tempoj de monato iomete diversaj partoj de lunsurfaco, kaj do de Tero entute videblas 59% de lunsurfaco. Tio okazas pro tio, ke Luno turniĝas ĉirkaŭ ĝia akso kun konstanta rotacrapido, sed ĉirkaŭ Tero kun nekostanta, ĉar Luno iros laŭ ne cirkla, sed elipsa orbito.