Balard (pariza metrostacio)
El Vikipedio
| Balard | |
|---|---|
|
La tramstacio |
|
| Linio(j) | 8 - T3a |
| Arondismento | 15-a |
| Malfermiĝis en | 27-a de julio 1937 |
Balard estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Enhavo |
Pri la stacio [redakti]
La stacio malfermiĝis en 1937. Ĝia nomo estas omaĝo al Antoine Jérôme Balard (1802-1876), kiu malkovris bromon en 1826. Li sukcese ekstraktis potason el marakvo kaj estis akceptita en la francan akademion de sciencoj en 1844.
Historio [redakti]
Usona bombardo okazis en 1943 matene, kiam multaj homoj iris labori. Ĝi mortigis plurajn personojn, inkluzive de la gazetvendistino, kiu estis senkapigita de vitra fragmento. Antaŭ la plilongigo de la linio, la planita nomo por la stacio estis Porte de Sèvres.
Konektita kun [redakti]
Proksimaj vidindaĵoj [redakti]
- Aquaboulevard kun siaj kinoj kaj la hotelo Sofitel
- Parko André Citroën
- Stadiono Suzanne Lenglen
- Aerbazo 117 (aerarmeo)
