Balassagyarmat (balaŝadjarmat) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat, kies centro estas. Balassa estas historia nomo (la plej fama estis poeto Bálint Balassa), gyarmat estas hungara gentonomo kaj samtempe kolonio.
La urbo situas en valo de Ipeľ, iam en ambaŭ flankoj de la rivero (nun en la maldekstra flanko, la dekstra flanko apartenas al Slovakio ekde 1919 laŭ nomo Slovenské Ďarmoty), laŭ la fervojoj Aszód-Balassagyarmat-Ipolytarnóc kaj Vác-Balassagyarmat-Ipolytarnóc, laŭ ĉefvojo Rétság-Salgótarján. Ambaŭ urbopartoj estis limpasejoj inter 1919-2008, poste ili estas interna parto de Eŭropa Unio.
Post invado de la tataroj fortikaĵo konstruiĝis. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1437. La turkoj okupas la urbeton en 1552. Inter 1790-1950 la komunumo estas departementejo de Nógrád. En la departementa domo laboris verkistoj Imre Madách kaj Kálmán Mikszáth. En 1845 malliberejo konstruiĝis. En 1919 la ĉeĥa armeo komencis okupi la urbon, sed la loĝantaro repuŝis ilin ĝis Ipeľ. Inter 1938-1944 la urbo reunuiĝis.
Vidindaĵoj estas departementa domo el 1835, romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1759 kun turo 35 m alta, baroka luterana preĝejo el 1786 kaj klasikisma hotelo, kie estis Petőfi.
[redakti] Komunumoj pri gyarmat (=hungara gentonomo) en Hungara reĝlando