Balasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balasto povas esti:

  1. senvaloraj ŝtonoj, sablo aŭ aliaj pezaj materialoj (aŭ eĉ marakvo), per kiuj oni ekzemple ŝarĝas ŝipojn por konservi ekvilibron, aŭ aerostatojn por plipezigi ilin.
  2. samspeca ŝarĝaĵo ŝutita sur fervoja grundo, por firmigi la transversajn trabojn aŭ sur trafikvoja grundo, por firmigi la vojon kaj tralasi la akvon (balasto (fervojo))
  3. senutila superfluaĵo, superflua malfacilaĵo, vidu: rubo

Laŭ Francisko Azorín balasto estas Ŝtonetoj, sablo aŭ alia peza materialo pleniganta kavon; ĉu simple por plipezigi, kiel ĉe aerostatoj, ĉu por plirigidigi, kiel ĉe la relvojoj.[1] Kaj li indikas etimologion el irlanda beal (sablo), kaj tio el antikva greka last (ŝarĝo).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 29.
  2. Azorín, samloke.