Balasto (konstruado)
El Vikipedio
Balasto aŭ voja ŝtonbalasto estas eĝaj ŝtonoj uzataj en fervoja aŭ voja konstruado. Ili estas produktitaj en rompmaŝinoj aŭ kiel defalaĵoj dum ŝtonrompado. Ili estas produktitaj el ŝtonoj de glaĉeraj morenoj, ŝtondemetaĵoj de riveroj kaj tergliso, en rompmaŝino. Ili havas grandon de 32-63 mm, rondaj ŝtonoj de tiu grando oni nomas "gruzo". Pli malgrandaj eĝaj ŝtonoj estas splitoj, pli grandaj ŝtonbalastegoj.
[redakti] Uzado
Balasto estas uzata kiel porta tavolo en vojkonstruado, fervoja konstruado (sub la reloj) aŭ kiel ligmaterialo (en betono, bitumo). La balasto helpas forkonduki akvon kaj tiel la vojo fariĝas frosto-rezista.