Balato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo estas pri materialo. Vidu ankaŭ artikolon pri Balata, palestina rifuĝejo.


Balato estas elasta gumo, produktata el sekigita laktosuko de iuj arboj. Ĝi iam estis uzata kiel elektra izolilo, kiel materialo por plankaj kovraĵoj (miksita kun lana felto), por golfaj pilkoj kaj por transmisiaj rimenoj, sed estis forpuŝita el tiuj uzoj per modernaj plastoj. Ĝi moliĝas je temperaturo de ĉ. 50 °C.

Balato estas ankaŭ nomo por du kreskaĵoj, el kiuj venas tia laktosuko:

  • manilkara bidentata, kies ŝelo estas fonto de balato
  • ecclinusa balata, kiu donas malpli altkvalitan balaton.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.