Balatonakali
El Vikipedio
Balatonakali estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 740
- Poŝtkodo: 8243
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
La vilaĝo situas inter montoj kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio [redakti]
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Katolika ordeno refondis la vilaĝon en 1807. La kampoj ĝis 1945 apartenis al la ordeno. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. El la vilaĝo iam havanta unusolan straton formiĝis elstara banloko. Dum somero pli ol 20000 da homoj ferias tie.