Balatonboglár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balatonboglár
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 351  (2023) [+]
Loĝdenso 167 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 46′ N, 17° 40′ O (mapo)46.76666666666717.666666666667Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 40′ O (mapo) [+]
Areo 32,04 km² (3 204 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Balatonboglár (Hungario)
Balatonboglár (Hungario)
DEC
Balatonboglár
Balatonboglár
Situo de Balatonboglár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balatonboglár [+]
vdr

Balatonboglár [balatonboglAr] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Fonyód.

Panoramo de Balatonboglár (fone Badacsony)

Situo[redakti | redakti fonton]

Balatonboglár situas sur ebenaĵo kaj sur montetoj, ĉe la suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo kontaktiĝas kun Balatonlelle, preskaŭ kun Fonyód kaj havas pramon al Révfülöp. La komunumo havas la titolon ekde 1987 Internacia urbo de la vinbero kaj vino kaj en 1995 Flora Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, de la romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1211. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1752 la pramo ekfunkciis. En 1825 kasteleto de Bárány (bArAnj) konstruiĝis, en 1861 la fervojo ekfunkciis. Ekde 1890 formiĝis feriaj dometoj. En 1856 "blua", en 1892 "ruĝa" kapeloj, en 1932 katolika, poste luterana preĝejoj konstruiĝis. Inter 1939-1944 polaj rifuĝintoj setlis kaj en la gimnazio pole lernis. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis, kies nomo estis Boglárlelle. Ĝi urbiĝis en 1986. Fine en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La globa elvidejo elstaras