Balatonkenese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La bordo en Balatonkenese
Sennomraj jaĥtoj en Balatonkenese

Balatonkenese (balatonkeneŝe) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj banloko en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonalmádi.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Balatonkenese situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, ĉe nord-orienta bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Balatonfüred-Budapeŝto. Balatonfűzfő estas proksime. Paralele kun la bordo longe etendiĝas kruda leŭsomuro. Székesfehérvár troviĝas je 40 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, poste romianoj setlis. La unua mencio pri la loko okazis greke jam en 990. Komence de la ŝtatiĝo ĝi estis eklezia bieno. Tutlanda parlamento okazis en 1532. Haveno konstruiĝis en 1846, komenciĝis la ŝipotrafiko, ĉe la bordo feriaj dometoj formiĝis. Por Balatonkenese (urbiĝinta en 2009) la fremdultafiko estas la plej grava.

Vidindaĵoj estas preĝejoj romkatolika omaĝe al Dipatrino de Hungaroj el 1819 kun 27 m-ojn alta turo kaj kalvinana el 1570, fine paroĥo el la 16-a jarcento, nun biblioteko.

Apartenas al la urbo ankaŭ ĉeborda, iam sendependa feriejo Balatonakarattya (balatonakaratja), havanta ankaŭ stacidomon. Tie estas vidindaĵo la jam morta ulmaco, kiu arbo estis departementa limo por la fiŝistoj. La publiko verkis legendon pri la arbo (Arbo de Francisko Rákóczi la 2-a).