Balázs Wacha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balazs Wacha)
Balázs Wacha
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1948 (1948-10-03) (75-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungaraEsperantorusa
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Schiller
Parencoj Imre Wacha
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto
vdr

WACHA Balázs, ankaŭ konata en Esperanto kiel Blazio VAHA (naskiĝis 1948) estas hungara Esperantisto. Wacha naskiĝis en urbo Győr. Aŭtoro de grava originala romano Adolesko.

Studis filologiojn hungaran, rusan, Esperantan (1968-1973). Ĝis 1981 instruadis la rusan, ekde 1981 esploras historion de la hungara lingvo. La romanon Adolesko li finverkis en 1976, por la konkurso R. Schwartz. Ĝi aperis en 1987. Verkis artikolojn pri tempo kaj aspekto en Esperanto, pri vortospecoj, pri lingvopolitiko. Kun la edzino Judit Schiller li havas tri infanojn denaske Esperanto-parolantajn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ-sosurumo: Fragmentoj el verkata studo pri René de Saussure
  • Selekto-principoj de terminoj kaj metaterminoj
  • Pri la Esperanta verbo
  • Language interaction in dialogues of Esperanto speakers
  • Lingva interefiko en dialogoj de esperantlingvanoj
  • Pri la radikkaraktero
  • Zweisprachigkeit in einer rein ungarischen Familie
  • Faktoroj de lingvoevoluo tra la historio de lingvoj, planlingvoj, Esperanto
  • La ag-aspekto en Esperanto
  • Adolesko (originala romano)
  • Vzájomné jazykové ovplyvňovanie v dialógoch osôb hovoriacich esperantom
  • Pri redundo kaj ensociiĝo de planlingvo
  • Dulingveco en familio unuetna

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Moldova, György: Arrivederci, Budapest! (En: Hungara antologio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]