Balbutado
El Vikipedio
Balbutado estas parola malsano kie oni ripetas silabojn aŭ blokas ĉe silaboj, kaj kvankam ne fizike danĝera estas tamen sociaj, psikologiaj kaj profesiaj damaĝoj. La kaŭzo de balbutado restas ne certa (rimarkinde estas pli ofta balbutado ĉe viroj kaj ĉe maldekstruloj), kaj la kuracoj estas diversaj kaj bedaŭrinde ofte refaliĝemaj. Inter la famaj balbutantoj estis Moseo kaj Winston Churchill.
Enhavo |
Ĉarto de rajtoj kaj responsoj por balbutantoj [redakti]
- Rajto balbuti ĝis la flueca nivelo de via elekto kaj kapablo.
- Rajto komuniki kaj aŭskultiĝi sendepende de via balbutnivelo.
- Rajto al digno kaj respekto fare de individuoj, grupoj, instancoj, kaj gazetaro sendepende de via balbutnivelo.
- Rajto havi leĝajn rajtojn samkiel aliaj civitanoj havas, sendepende de via balbutnivelo.
- Rajto rebonigi dokumentitajn mistraktojn de digno respekto leĝo.
- Rajto plene informiĝi pri terapio, inkluzive de probableco de sukceso malsukceso kaj refalo.
- Rajti ricevi terapion taŭgan al siaj propraj bezonoj de profesiaj pribalbutaj terapiistoj.
- Rajto elekti kaj partopreni en terapio, rajto malelekti kaj malpartopreni, rajto ŝanĝi terapiistojn, senantaŭjuĝe, senpune.
- Responso kompreni ke aŭskultantoj povas esti subinformitaj pri balbutado aŭ povas malsamopinii pri balbutado.
- Responso diferencigi aŭskultantajn reagojn kiuj rezultas el manko de scioj pri balbutado (surprizo, mishelpaj komentoj, ks), disde reagoj kiuj rezultas el manko de respekto kaj justeco (mokado, tiranado, diskriminacio, ks).
- Responso informi aŭskultantojn se vi bezonas pli da tempo por komuniki.
- Responso komenci profesian terapion, malferme kunlaboreme honore.
- Responso provi venki, bonhumore kaj realisme, viajn pro-balbutajn problemojn en via vivo.
- Responso laŭeble helpi eduki la publikon pri balbutado kaj ĝiaj sekvoj.
- Responso opinii kaj trakti aliulojn juste digne respektoplene sendepende de la aliulaj handikaptaĵoj.
Konsiloj pri maloftigo de balbutado [redakti]
Estas pluraj metodoj, kaj plena solvaĵo estas malfacila kaj varia laŭ homo, sed jen kelkaj konsiloj:
- Staru memfide kaj malstreĉe; kaj ne evitu la okulojn de aliaj se eble
- Pensu pri la frazo, ne pri la balbuto mem, nek pri la aŭskultantaro
- Spiru bone, neniam provu paroli sen aero en la pulmoj
- Nepre parolu malrapide; kaj ne tre softe se eble
- Kontaktoj de la lango estu molaj kaj flue arigitaj
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Ĝenerala interreta hejmpaĝo
- Internacia Balbuta Asocio (ISA)
- Eŭropa Ligo de Balbutulaj Asocioj (ELSA)
- itale http://www.balbuzie-news.it BALBUZIE-NEWS: Informazione, studio, ricerca ed approfondimenti sulla balbuzie.
- Romano "Mi resanigas PPPetron" de Ĉimbur.