Baleara pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baleara pufino
Baleara pufino
Baleara pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus mauretanicus
(P.R. Lowe, 1921)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Baleara pufino (Puffinus mauretanicus) estas mezgranda pufino nome marbirdo de la familio Procelariedoj. Ĝi estis dumlonge konsiderata subspecio de la Nordmara pufino; vidu ĉe la superspecio Puffinus puffinus; sekve de komenca disiĝo ĝi iĝis subspecio de la "Mediteranea pufino" (Sibley & Monroe 1990[1]) dum preskaŭ dek pliaj jaroj, ĝis oni solvis, ke temas pri distinga specio, separata el la Mediteranea pufino (Wink et al. 1993,[2] Heidrich et al. 1998,[3] Sangster et al. 2002[4]). Ĝi estas la lasta taksono de la komplekso puffinus kiu estis agnoskita kiel separata ento.

Ŝajne ĝi apartenas al grupo de specioj de Mediteraneo kaj apuda Atlantiko kiu inkludas la specion de la Mediteranea pufino (Austin 1996[5]) kaj unu al tri prahistoriaj formortintaj taksonoj, nome la Kanaria kaj eble ankaŭ la Lafa pufino kaj nepriskribita formo de neklara distingeco el Menorko (Alcover 2001[6]). La Kanaria pufino povus esti la plej proksima konata parenco de P. mauretanicus. La du vivantaj sitrpoj de Mediteraneo probable separiĝis antaŭ la fino de Plioceno, kiel indikita de molekulaj diferencoj kaj de la fosilio de Ibizo nome Puffinus nestori el fina Plioceno aŭ komenca Pleistoceno, kiu povus estis rekta praulo de la nuna specio (Heidrich et al. 1998[3]).

Tiu specio reproduktiĝas sur insuloj kaj marbordaj klifoj de la Balearaj insuloj. Plej vintrumas en tiu maro, sed kelkaj eniras en Atlantiko fine de somero, kaj atingas norden ĝis Granda Britio kaj Irlando.

Tiu specio nestumas en nestotruoj kiuj estas vizitataj nur nokte por eviti predadon fare de grandaj mevoj.

Tiu birdo estas proksimume 33 cm longa, kun enverguro de 85–90 cm.Ĝi havas la tipan pufinan flugmanieron de la genro, malsuprenirante el flanko al flanko per rigidaj flugiloj kaj malmultaj flugilfrapoj, havante la flugilpintojn preskaŭ tuŝante la akvon. Tiu birdo aspektas kiel fluganta kruco, kun ties flugiloj je rekta angulo el la korpo, kaj ĝi ŝanĝas el tre malhelbruna al blanka dum la malhelaj supraj partoj kaj pli palaj subaj partoj estas alternative eksponitaj dum ĝi veturas malalte super la maro.

Krom malpli kontrasta plumaro, tiu specio estas tre simila al la Nordmara pufino de Atlantiko kaj al la Mediteranea pufino trovata ie en la Mediteraneo.

Krome ekzistas almenaŭ unu miksa reprodukta kolonio de Mediteranea pufino kaj de Baleara pufino en Menorko kaj la vintraj teritorioj de ambaŭ specioj koincidas en Centra Mediteraneo. Studo de tiuj birdoj rekomendis, ke kombino de morfologiaj karakteroj kaj informoj pri DNA estu postulataj almenaŭ por sciencaj klopodoj atribui individuajn birdojn al unu de ambaŭ specioj.[7]

Ĝi estas sub akra minaco el disvolviĝo de feriejoj kaj turismejoj ĉe siaj reproduktejaj areoj, kaj ankaŭ el animaloj kiaj katoj kaj ratoj. La malkovro de Mediteranea pufino en la menorka kolonio sugestas ke ankaŭ hibridiĝo povus aldoni problemon (Genovart et al. 2005[8]); la Baleara pufino estas konsiderata draste endanĝerita al formorto fare de IUCN. Ĵusaj modeloj ĉirkaŭkalkulis malpliiĝon de 7.4% jare kaj eventualan formorton por post 40.4 jaroj. Tio egalas al pliiĝanta malpliiĝo de pli ol 80% dum la venontaj tri generacioj (54 jaroj).

Tiu estas gregema specio, kiu povas esti vidata en grandaj nombroj el ŝipoj aŭ el teraj elstaraĵoj, ĉefe aŭtune.

Ĝi estas silentema mare, sed nokte ĉe la reproduktaj kolonioj ili elsendas raŭkajn ridecajn alvokojn, pli altatonaj kaj trenitaj ol tiuj de la Nordmara pufino.

La Baleara pufino manĝas fiŝojn kaj moluskojn. Ili ne sekvas ŝipojn.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligoj

  1. Sibley, Charles Gald & Monroe, Burt L. Jr. (1990): Distribution and taxonomy of the birds of the world. Yale University Press, New Haven, CT. ISBN 0-300-04969-2
  2. Wink, Michael; Heidrich, Petra & Ristow, D. (1993): Genetic evidence for speciation of the Manx pufino (Puffinus puffinus) and the Mediterranean pufino (P. yelkouan). Die Vogelwelt 114(6): 226-232. [Artikolo en angla kun germana resumo] PDF kompleta teksto
  3. 3,0 3,1 Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. DOI 10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto
  4. Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. DOI 10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF kompleta teksto
  5. Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. DOI 10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  6. Alcover, Josep Antoni (2001): Nous avenços en el coneixement dels ocells fòssils de les Balears. Anuari Ornitològic de les Balears 16: 3-13. [Artikolo en kataluna, angla resumo] PDF kompleta teksto
  7. Genovart et al. (2005)
  8. Genovart, Meritxell; Juste, Javier & Oro, Daniel (2005): Two sibling species sympatrically breeding: a new conservation concern for the critically endangered Balearic shearwater. Conservation Genetics 6(4): 601–606. DOI 10.1007/s10592-005-9010-z (HTML resumo)