Balearoj
Balearoj | |||
katalune: Illes Balears | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Illes Balears Islas Baleares Balearaj Insuloj | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Balearoj | ||
Kelkaj urboj | 1
| ||
Situo | Majorkurbo | ||
- alteco | 13 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Majorkurbo | ||
- koordinatoj | 39° 34′ 00″ N 02° 59′ 00″ U / 39.56667 °N, 2.98333 °U (mapo) | ||
Areo | 4,992 km² (499,2 ha) | ||
Loĝantaro | 1 113 114 (2011) | ||
Denseco | 222 979,57 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 1-a de marto 1983 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-IB | ||
Situo de Majorkurbo enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Balearoj enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Balearic Islands | |||
Retpaĝo: Registaro de Balearoj | |||
La Balearaj Insuloj (katalune: Illes Balears, hispane: Islas Baleares) estas insularo kuŝanta ĉe la okcidenta flanko de la Mediteranea maro. Politike apartenantaj al la Hispana Ŝtato kiel aŭtonoma komunumo estas tamen agnoskataj kiel diferencigita etna komunumo. La regiono, kiu konsistas el la insuloj Majorko (Mallorca), Minorko (Menorca), Ibizo (Eivissa/Ibiza), Formentero (Formentera) kaj Cabrera, situas fronte al Valencio kaj Katalunio kaj ĝia loĝantaro (1.094.972 homoj) estas la 7,7% de la tuta loĝantaro ĉe la katalunlingvio. La ĉefurbo estas Palma de Mallorca.
Etimologio
La nomo de la insuloj devenas de la antikva greka Βαλλιαρεῖς, kaj laŭ tiu nomo estis konataj dum la Antikva epoko. Grekaj kaj romiaj aŭtoroj devenigis la nomon de la fakto, ke inter la loĝantaro troviĝis lertegajn ĵetantojn (βαλεαρεῖς [baleareis], el βάλλω [bállo]), eĉ se Strabono konsideris, ke la vera deveno estis fenica. Fakte, la radiko bal- havas fenican originon; eble la insuloj estis konsekritaj al la dio Baal; tiumaniere, la simileco inter la greka radiko ΒΑΛ (vd. βάλλω), kaj la okupo de la loĝantaro, eble estis la fundamento por la greka nomo. Ke ilia nomo ne estis origine greka, oni tamen deduktis ĉar grekoj ne kutimis nomi la insularon βαλεαρεῖς sed Γυμνησίαι[Gymnesiae] (fakte nur la ĉefaj insuloj, Minorko kaj Majorko) dum kartaganoj kaj romianoj preferis la nomo Balearoj por Minorko kaj Majorko. Ibizo kaj Formentero estis de ĉiuj nomitaj Pitiusoj.
Majorko | |||
Minorko | |||
Ibizo | |||
Formentero | |||
Cabrera |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Registaro de la Balearoj greke Balearoj greke Illes Balears Oficiala vojaĝi retejo por la Balearoj greke BalearesWeb Reteja dosierujo por la Balearoj greke Baleares Vojaĝi (Reto, Neta) - Vojaĝi reteja dosierujo en la _Balearics -
|
|