Balenkaptado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Murdita baleno sur Ferooj
Balenĉasado

Balenkaptadobalenĉasado signifas ĉasadon el ŝipoj je cetacoj. Celo estas antaŭ ĉio akiro de la cetoleo, kiu estas uzata kiel brulaĵo kaj industria bazmaterialo. La karnogajno aperis nur en la 20-a jarcento. La balenĉasadon reguligas internaciaj traktatoj, kiuj nur tre strikte permesas la cetkapton. La plej multon de la cetoj, balenoj kaptas Japanio.

Oni komence kaptis la balenojn per plej simplaj metodoj, kiel per lanco el boato, kajako (inuitoj). (La specoj de lanco, kiuj uziĝas por balenkaptado, ankaŭ nomiĝas kiel harpunoj.) La celo estis tiam ĉefe la cetoleo, kiun oni uzis komence por lumigado. Ekde post la mezepoko, dum disvolviĝo de la industrio, oni uzis la cetoleon kiel bazmaterialon por ekz. sapo, margarino sed produktis el ĝis eĉ nitroglicerinon.

Pro la industriaj bezonoj kaj industria ĉasado per ŝipoj kaj eksplodaj lancoj ks, la nombro de la cetacoj malgrandiĝis jam danĝerigis la industrion. (Oni murdis en 1930/1931 ekz. 30.000 bluajn balenojn, pli ol nun vivas en la mondo). La Ligo de Nacioj rezoluciis en 1931 pri limigo de la balenĉasado, sed tio ekvalidis nur en 1935. La gravaj balenĉasaj landoj kiel Norvegio kaj Britio ne estis membroj en la Ligo, tiel la interkonsento estis malpli efektiva.

La balenĉasado estas reguligita ekde 1948 per Internacia Konvencio pri Reguligo de la Balenĉasado. Oni listigis ĉaskvotojn kaj difinis protektitajn zonojn. Oni difinis nulo la nombron de la komercocele ĉaseblaj balenoj en 1986. Post tio Japanio, Norvegio, Islando, Sud-Koreio povas ĉasi oficiale nur pro sciencaj celoj. Norvegio, Japanio dumtempe rifuzas la moratorion kaj ĉasas plu.

La balenĉasado estas permesata por indiĝenaj loĝantoj (ekz. inuitoj) de Danio (Groenlando), Kanado, Usono, Rusio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]