Balenoptero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balenoptero

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj Balaenoptiidae
Genro: Balaenoptera
Specio: B. physalus
Balaenoptera physalus
(Linneus, 1758)
Konserva statuso
Vivareo de balenopteroj
Vivareo de balenopteroj
Vivareo de balenopteroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dorsnaĝila balenoptero aŭ kutima rorkvalo (Balenoptera physalus) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj vivas en ĉiuj oceanoj de la terglobo, precipe en la Antarkta Oceano. La spindel-forma balenoptero longas 19-20 metrojn kaj pezas ĉ. 50 tunojn. Ĝiaj okuloj, tre malgrandaj, troviĝas malantaŭe-supre de la buŝanguloj. La du aer-ŝprucigiloj estas sur la dorsa mezlinio antaŭ la okuloj. Ĝiaj dorsa, brusta kaj ventra naĝiloj ĉiuj estas malgrandaj, la dorso estas nigrebruna, tamen la koloro iom post iom blankiĝas ĉe la ventro. Ĉiu balenoptero havas 350-360 bartojn 70-90 cm. longajn.

Somere la balenopteroj naĝas en malvarma maro por serĉi manĝaĵojn kaj vintre naskas idojn en varmeta akvo. Estas interese, ke la balenopteroj de la suda kaj norda hemisferoj neniam kontaktiĝas unu kun alia. Ili vivas arope, moviĝas en grupoj el 10-20 kaj eĉ 100. En la Antarkta Oceano ili manĝas eŭfaŭsiojn (Euphausia) kaj kopepodojn (Copepoda). Sed en la norda Pacifiko ili manĝas haringojn, rubandfiŝojn kaj eĉ sepiojn. Post ĉiu 2-3-minuta malprofunda mergado ili elakviĝas por spiri 5 sekundojn, ŝprucigante nebulan kolonon 6- 10 metrojn altan. Malprofunde merginte sin kelkfoje, ili do enmergiĝas en akvon maksimume 200 metrojn profundan ĉ. 15 minutojn. Ili estas la plej rapidmovaj inter la bartocetacoj (Mysticeti),ili povas naĝi 20 marmejlojn ĉiuhore. Vintre ili seksumas en varrneta maro. En la pariĝa tempo femala kaj maskla balenopteroj ĉiam moviĝas en paro. La gravedeco daŭras 11-12 monatojn. La novnaskita balenoptero longas pli o1 6 metrojn, maturiĝas post 8-10 jaroj kaj povas vivi 90-100 jarojn. Ili havas gravan ekonomikan valoron.

Pro sia rapida naĝado la balenopteroj estis tre malfacile kapteblaj antaŭ la apero de moderna balenŝipo. En la lastaj 100 jaroj la balen-ĉasado disvolviĝis tre rapide, kio alportis al ili fatalaon. Antaŭe la proksima maro de Ĉinio abundis je balenopteroj, sed nun ĝi estas malmulte frekventita de ili.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto

Referencoj

  1. Cetacean Specialist Group (1996). Balaenoptera physalus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 May 2006. Database entry includes justification for why this species is endangered