Baleta Akademio de Vaganova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baleta akademio de Vaganova)
Baleta Akademio de Vaganova
Strato Rossi en Sankt-Peterburgo, Baleta Akademio de Vaganova estas en la dekstra konstruaĵo
Strato Rossi en Sankt-Peterburgo, Baleta Akademio de Vaganova estas en la dekstra konstruaĵo
baleta lernejo • organizaĵomuzika altlernejo
Informoj
fondodato 1738
fondinto(j) Anna Ivanovna vd
Situo
Geografia situo 59° 55′ 49″ N, 30° 20′ 9″ O (mapo)59.93027830.335833Koordinatoj: 59° 55′ 49″ N, 30° 20′ 9″ O (mapo)
lando Rusio
Estraro
ĉefestro(j) Zhanna Ayupova vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
filiita al
Mariinskij-Teatro vd
Baleta Akademio de Vaganova (Sankt-Peterburgo)
Baleta Akademio de Vaganova (Sankt-Peterburgo)
DEC
Baleta Akademio de Vaganova
Baleta Akademio de Vaganova
Map
Baleta Akademio de Vaganova
vdr

La Baleta Akademio de Vaganova estas unu el la plej famaj kaj influaj klasikaj baletaj lernejoj en la mondo. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la Imperia Baleta Lernejo kaj la Leningrada Ŝtata Dancoordigia Instituto.

Ĝi estis fondita en 1738. Ĝi sidejas en Sankt-Peterburgo, Rusio kaj nun estas nomita post la instruisto Agrippina Vaganova, la lernejo estis renomita je ŝia honoro en 1957, 6 jarojn post ŝia morto.

Vaganova ellaboris la manieron de klasika baleta trejnado - manieron de Vaganova - kiu estis instruita en la lernejo ekde fino de la 1920-aj jaroj. Multaj el la mondaj kondukantaj baletaj lernejoj adoptis erojn de la maniero de Vaganova en siajn trejnadojn.

La Baleta Akademio de Vaganova estas la asociita lernejo de la Mariinskij-Baleto, unu el la mondaj kondukaj baletaj kompanioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lernejo estis fondita kiel la Imperia Teatra Lernejo per dekreto de la Imperiestrino Anna Ivanovna en la 4-a de majo de 1738 kun la franca baleta majstro Jean-Baptiste Lande kiel ĝia ĉefo. La unuaj klasoj okupis malplenajn ĉambrojn en la Vintra Palaco en Sankt-Peterburgo kaj la unuaj studantoj estis 12 knaboj kaj 12 knabinoj. La celo de la lernejo estis formi en Rusio la unuan profesian dancan kompanion, kio rezultis je formigo de la Imperia Rusia Baleto, kaj de tio la lernejo iĝas konata kiel la Imperia Baleta Lernejo. La Imperia Rusia Baleto estas antaŭanto de nuna Mariinskij-Baleto.

Preskaŭ ĉiuj fruaj instruistoj en la lernejo estis de okcidenta Eŭropo, inter ili Franz Hilferding kaj Giovanni Canzianni. La unua rusia instruisto de la lernejo estis Ivan Valberg. Post la disvastigo de baleto en Eŭropo, la evoluo de la lernejo estis influita de pluraj aliaj instruistoj kaj manieroj, inter ili Christian Johannson, studanto de August Bournonville, kaj la italaj manieroj de Enrico Cecchetti, Pierina Legnani, Carlotta Brianza. Aliaj famaj dancistoj kaj baletestroj de la 19-a jarcento kiuj instruis en kaj influis la evoluon en la lernejo estis Charles Didelot, Jules Perrot, Arthur Saint-Léon, Lev Ivanov, Marius Petipa, Miĥail Fokin.

Ekde 1836 la lernejo estas lokigita sur strato Rossi en Sankt-Peterburgo. Post la Rusia revolucio de 1917 Sankt-Peterburgo estis renomita Leningrad post Vladimir Lenin. La Imperia Baleta Lernejo estis fermita de la registaro kaj poste refondita en la sama loko, kiel la Leningrada Ŝtata Dancoordiga Lernejo. La Imperia Rusia Baleto estis ankaŭ fermita sekve de la revolucio kaj estis refondita kiel la Soveta Baleto. La kompanio estis poste renomita al Kirov Baleto post morto de Sergej Kirov en 1938. Ankoraŭ poste Kirov-Baleto estis renomita al Mariinskij-Baleto. Malgraŭ tio, la kompanio estas ankoraŭ kutime konata kiel la Kirov-Baleto por multaj eksterlandaj spektantoj, kaj la kompanio ankoraŭ uzas la nomon Kirov-Baleto kiam vojaĝas eksterlanden.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La akademio havas pli ol 300 studantoj. Simile al la aliaj similaj institucioj, konkurso por loko je la lernejo estas tre feroca. Pli ol 3000 infanojn provas eniri la lernejon dum ĉiujare, 300 el ĉi tiuj estantaj de Sankt-Peterburgo. Proksimume 60 studantoj estas elektita ĉiujare, kaj proksimume 25 diplomiĝas de la lernejo plenuminte la plenan kurson de trejnado.

La lernejo dungas proksimume 75 dancajn instruistojn, 30 pianajn instruistojn, 40 akademiajn instruistojn kaj 40 akompanantojn.

Eneniraj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Eneniraj ekzamenoj de la lernejo estas en junio kaj infanoj devas esti de minimume 10 jaroj de aĝo.

La ekzamenoj estas dividitaj en tri partojn:

  • Natura: pritakso de la kandidataj proporcioj, alto de salto, grado de elturniĝo kaj ĝenerala aspekto.
  • Fizika: ekzameno de specialisto medicinisto kun pritakso de fiziologiaj eblecoj de la kandidato.
  • Arta: pritakso de la muzikemo, ritmeno, mova kunordiga kapablo kaj arta talento de la kandidato.

Trejnado[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj studantoj en la lernejo komencas per studado de programo de danca trejnado, mezlerneja klerigado, franca lingvo kaj pianaj lecionoj. Dum kiam ili progresas tra la lernejo, la programo iĝas pli intensa, kun novaj subjektoj aldonataj al la programo. Studantoj studas klasikan kaj historian dancojn en la unua jaro, progresante al karaktera danco en la 4-a jaro kaj pas de deux kaj mimiko en la 6-a jaro. Je la fino de la 8-a jaro de trejnado, ĉiuj studantoj dancas en la fina solena festo en la Mariinskij-Teatro.

La plej sukcesaj studantoj povas esti dungitaj de la Mariinskij Baleta kompanio. La plejparto el la finintoj serĉas dungon en baletaj kompanioj en Rusio kaj tutmonde, inkluzivante kondukajn kompaniojn kiel la moskva Bolŝoj-Baleto, La Reĝa Baleto aŭ la Amerika Baleta Teatro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]