Baleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baleto, kelkfoje kaj iam ankaŭ baledo, (de la itala vorto balletto, la diminutivo de ballo = "danco") estas teatra danco kun muziko kaj mimiko, sen paroloj. Tiu, kiu gvidas la provadon kaj plenumadon de baleto, nomiĝas baletomastrokoreografo.

Lingva noto

Plena Vortaro (PV) de 1930/1934 registras la formon "baledo", por eviti miskomprenon pri "malgranda balo" ("bal-et-o"). Tiuforme ĝi eniris multajn etnolingvajn Esperanto-vortarojn, kiuj baziĝas sur PV. Tamen jam la 6-a Oficiala Aldono (6OA de 1935) al la Universala Vortaro oficialigis la formon "balet-o", uzita jam de L. L. Zamenhof. Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005 kaj la etnolingvaj vortaroj, kiuj sekvas ĝin, pro tio registras la formon baleto, kiu estas la hodiaŭ plej uzata.

Ankaŭ vidu




Eksteraj ligiloj

greke http://www.rwbschool.com greke http://www.grandsballets.qc.ca/en greke http://www.ballettschule-berlin.de greke http://www.nationalballetschool.org