Balistoĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lupinoj apartenas la tiel nomataj sekiĝdissemantoj

Balistoĥorio estas la disvastigo de plantosemoj per balista tekniko.

Multah plantoj kapablas sen ekstera helpo movi iliajn diasporoj. Kelkaj plantoj uzas por tio katapultan meĥanismon. tio okazas per subita eksploda katapulta ĵetmoviĝo. tiu balistoĥorio estas dividata en du malsamaj tipoj:

  • ĉe la sekiĝdisigantoj (sekbalistoĥorio) la dum la maturiĝo sekiĝanta histo de la fruktoj disigas eksplodece, tiel, ke la semo estas katapultita foren. Genisto kaj ordinara akvilegio respektive latiroj estas ekzemploj, kiuj uzas tiun meĥanismon.
  • ĉe sukpemdisigantoj (akvobalistoĥoio) la ĉelsuka premo altiĝas dum la maturiĝo. la fruktvandoj ŝveiĝas kaj disiĝas eksplodsimile kiam certa premo estas atingita..per tio meĥanismo la semoj estas katapultitaj plurajn metrojn. ŝpruckukurbo (Ecballium elaterium) kaj impatientoj apartenas al la plej konataj plantoj, kiuj uzas tiun meĥanismon.

Balistoĥorio estas subformo de la plantdisvastigo. en la artikolo disvastigmeĥanismoj de planto estas superrigardon de la diversaj meĥanismoj.