Balkanaj miksaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Arbaroj ĉe la bulgara nigra-mara marbordo.

La balkanaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Balkana Duoninsulo.

Enhavo

Situo [redakti]

La balkanaj miksaj arbaroj kovras multon de la valoj, ebenaĵoj kaj montaraj deklivoj en Orienta Balkano je diferencaj altitudoj (escepte de Rodopoj kaj Balkana Montaro, kie ili estas anstataŭitaj de la Rodopaj miksaj montarbaroj ). Ili etendiĝas ekde proksimume Drina-Valo ĝis la marbordoj de Nigra Maro, Marmora Maro kaj Egea Maro. La ekoregiono okupas 224 400 kvadratajn kilometrojn en Turkujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Bulgarujo, Rumanujo, Serbujo (Kosovo). La ekoregiono estas ĉirkaŭata de la Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido (en Turkujo, Kartvelujo kaj Bulgarujo), la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la pindaj miksaj arbaroj (en Grekujo, Respubliko Makedonujo kaj Albanujo), dinaraj miksaj arbaroj (en Montenegro kaj Bosnujo kaj Hercegovino), panoniaj miksaj arbaroj (en Bosnujo kaj Herzegovino, Serbujo kaj Rumanujo), karpataj montaraj koniferaroj, centra-eŭropaj miksaj arbaroj (ambaŭ en Rumanujo), same kiel la orient-eŭropaj arbarstepoj kaj la pontusaj stepoj (ambaŭ situantaj en Rumanujo kaj Bulgarujo).

Priskribo [redakti]

La klimato de la ekoregiono plejofte estas, laŭ la klimata klasifiko de Köppen, humid-subtropika (tipo Cfa) ĝis humid-varmsomer-kontinenta kun humidaj vintroj (tipo Dfb).

Pluraj specioj de falfoliaj kverkoj (plej okulfrape hungara kverko (Quercus frainetto Ten.), same kiel muska kverko (Quercus cerris L.), lanuga kverko (Quercus pubescens Willd.) kaj aliaj, superregas plimulton de la arbaroj de la ekoregiono, alternante je pli altaj montoflankoj (super 800-1200 m) plejofte kun eŭropa fago, orienta karpeno, eŭropa karpeno kaj kun tiaj koniferoj kiaj arbara pino, makedona pino (Pinus peuce), blanka abio kaj ordinara piceo. La plej altaj pintoj subtenas montar-tundran vegetaĵaron.

Fitogeografie, la ekoregiono parte situas en tri diferencaj Flaŭraj Provincoj (Centra Eŭropo, Ilirio, Ponto Eŭksino) de la Ĉirkaŭboreala Regiono ene de la Holarkta Regno (laŭ la klasifiko de Armen Takhtajan).

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio