Balkonas (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balkono
filmo
Originala titolo Balkonas
Produktadlando  Litovio
Originala lingvo litova
Kina aperdato 2008
Daŭro 48 minutoj
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Giedrė Beinoriūtė
Produktisto(j) Jurga Gluskinienė
Muziko de Indrė Stakvilė
Ĉefrolantoj Elzbieta Degutytė
Karolis Savickis
Distribuo Monoklis
IMDb
vdr

Balkonas - litove "balkono" - estas litova kineja filmo el la jaro 2008 de la reĝisorino Giedrė Beinoriūtė. Temas pri unua amo kaj amikeco inter du 11-jaraj infanoj. La filma premiero okazis la 16-an de oktobro 2008 en la kineja centro „Forum Cinemas Vingis“ en Vilnius.

Enhavo

En la 1980-aj jaroj en sovetunia Litovio, malgranda urbeto en la provinco, pluretaĝa slabokonstruaĵo tiutempe tipa por multaj sovetunie influitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo:

La 11-jarulino Emilija konstatas, ke en la apuda loĝejo ekloĝas patro kun 11-jara knabo, Rolanas. Inter la infanoj, kiuj ofte staras sur la apudaj balkonoj, dividite nur per maldika betona mureto, ekestas ligo. Ili multe babilas kaj ludas ŝakon, ĉiu sur sia balkono, aŭ interbabilas en siaj ĉambroj tra la truetoj de kontaktingo, same dividite nur per maldika betona muro ... en privateco. Renkontiĝante surstrate, en la ĉeesto de aliaj, ili sentas timidon. Montriĝas ke la gepatroj de Emilija ankaŭ estas ĉe la limo de divorco - la infanoj jen havas komunan temon. Malbonŝance, Emilija falas de la balkono, ne serioze vundiĝas, sed tamen la gepatroj malpermesas al ŝi plu eliri balkonen. Tio kuraĝigas ambaŭ infanojn interkonsenti pri "vera" renkontiĝo.

Aktoroj

  • Elzbieta Degutytė – Emilija
  • Rolandas Kazlas – patro de Emilija
  • Viktorija Kuodytė – patrino de Emilija
  • Karolis Savickis – Rolanas
  • Saulė Rašimaitė – fratino de Emilija
  • Dovilė Tarvydaitė – Ina, amikino de Emilija
  • Irmantas Bačelis – patro de Rolanas

Premioj

En 2009, la filmo en la kategorio mallonga filmo ricevis la litovan kino-premion "Sidabrinė gervė" ("arĝenta gruo").

Eksteraj ligiloj

greke Balkonas en Interreta filma datumbazo (angle) greke oficiala retejo pri la filmo (litove)