Balkono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fama balkono de Julieta en Verono.

Balkono (el la itala balcone) estas arkitektura ero, kiu konsistas el horizontala platformo elstaranta el la muro de konstruaĵo. Balkono situas plejofte ekster la koncernita konstruaĵo, sed povas ankaŭ situi interne de ĝi, en granda ĉambro (ekzemple en teatrejo) aŭ en fermita korto.

La plej fama balkono estas sendube tiu de la ŝekspira tragedio Romeo kaj Julieta.