Ballaigues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ballaigues
Blazono de Ballaigues
Blazono de Ballaigues
Blazono de Ballaigues
Ballaigues, vilaĝa centro
Ballaigues, vilaĝa centro
Ballaigues, vilaĝa centro
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 45″ N 6° 24′ 52″ O / 46.72917 °N, 6.41444 °O / 46.72917; 6.41444 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 45″ N 6° 24′ 52″ O / 46.72917 °N, 6.41444 °O / 46.72917; 6.41444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 897
Areo 9,04 km²
Alteco 861 m super marnivelo
Poŝtkodo 1338
Komunumkodo 5744
Mapo de Ballaigues
Mapo de Ballaigues
Mapo pri la situo de Ballaigues en la Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
vdr

Ballaigues estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 897 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la komunumo Ballaigues etendiĝas de la norda bordo de la rivero Orbe ĝis la kresto de la kresto de la ĵurasa montoĉeno Suchet. La vilaĝo Ballaigues mem situas alte super la valo de Orbe sur suna teraso, oriente de Vallorbe kaj sude de la Jougne-Pasejo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ballaigues, la setlejo Chez Barrat kaj pluraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo havas areon de 9,04 km², de kiuj 49% estas kovritaj de arbaro, 41% servas por agrikulturo, kaj 9% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ballaigues limas en nordo al Jougne (Francio), en oriento al Lignerolle, en sudo al Les Clées, kaj en okcidento al Vallorbe.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Orbe al Vallorbe kaj sude de la setlejo la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Orbe al Vallorbe.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ballaigues datiĝas el la jaro 1228 kiel Balevui. En la jaro 1453 aperas la nomo Bella Aqua. Dum mezepoko Ballaigues apartenis al la Senjorujo Les Clées. Post la konkero de la Senjorujo kaj la detruo de la urbo Les Clées fare de la Svisa Ĵurkomunumo ek de la jaro 1536 Ballaigues apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Yverdon. De 1798 ĝis 2006 Ballaigues apartenis al la distrikto Orbe, kiu en la jaro 1803 estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo, kaj ek de la 1-a de januaro 2007 al la nova distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]