Ballard (Seatlo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ballard: situo en Seatlo
Balardo rigardata el aviadilo
La 17-a de majoSyttende Mai—la festo de la norvega konstitucio—estas grava festo ankaŭ en Balardo
Placo Bergen estas parko en la centro de Balardo

Ballard (esperante Balardo) estas kvartalo en la nordokcidenta parto de Seatlo, Vaŝingtonio, Usono. Historie ĝi estis antaŭurba centro de skandinavia ekloĝado en epoko, kiam en la urbo mem oni rigardis skandinavidevenajn homojn dubeme, ofte rifuzante dungi ilin aŭ luigi al ili loĝejojn. Balardo formale urbiĝis en 1890, sed en 1907 Seatlo aneksis Balardon.

Ballard ricevis sian nomon de William Rankin Ballard, kiu ricevis la terenon kie la urbo fondiĝis kvazaŭ pune, rezulte de ĵeto de monero en 1887.

Registritaj Historiaj Lokoj en Balardo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2007, jenaj lokoj en Balardo listiĝis en la usona Nacia Registro de Historiaj Lokoj:

Ballard - Starlight.jpg Ballard Avenue (Historia Distrikto Laŭ Ballard Avenue NW inter NW Market Street kaj NW Dock Place (listigita en 1976, n-ro 76001885).
Ballard Carnegie 03.jpg Ballard Carnegie Library En NW Market Street (listigita en 1979, n-ro 79002535).
Ballard firehouse 02.jpg Fire Station No. 18 Ĉe la stratkruciĝo de Russell Avenue NW kaj NW Market Street (listigita en 1973, n-ro 73001876).
Ballard Bridge from Fishermen's Terminal 05.jpg Ponto Ballard (listigita en 1982, n-ro 82004231),
1091-51.Jpg Kluzoj Hiram M. Chittenden kaj la Ŝipkanalo de Lago Vaŝingtona (listigita en 1978, n-ro 78002751).