Balleny-insuloj
La Balleny-insuloj estas neloĝataj insuloj, etendiĝantaj 190 km longe de nordokcidento al sudoriento, sude de Nov-Zelando, en la subarkta regiono. La insularo situas 300 km de la antarkta kontinento kaj estas parto de la Ross-areo, teritorie pretendita fare de Nov-Zelando.
[redakti] Geografio
La insulojn kovras en 95 % glaĉeroj, havas la tutan areon de ĉ. 800 km² kaj havas grandparte vulkanan devenon. La insularo konsistas el tri ĉefinsuloj kiel Insulo Young, Insulo Buckle kaj Insulo Sturge kaj pluaj etaj, rifinsuloj.
Al la Balleny-insuloj apartenas de la nordo ĝis la sudo:
| Insel/Eiland | Areo (km²) | Plej alta pinto (m) |
|---|---|---|
| Young-grupo | ||
| Seal Rocks | 0,0 | 15 |
| Pillar | 0,0 | 51 |
| Insulo Young | 225,4 | Freeman Peak 1340 |
| Insulo Row | 1,7 | 183 |
| Insulo Borradaile | 3,5 | 381 |
| Beale Pinnacle | 0,0 | 61 |
| Buckle-grupo | ||
| Insulo Buckle | 123,6 | 1238 |
| Scott Cone | 0,0 | 31 |
| Eliza Cone | 0,0 | 67 |
| Chinstrap-Eiland | 0,0 | |
| Insulo Sabrina | 0,2 | 90 |
| The Monolith | 0,1 | 79 |
| Sturge-grupo | ||
| Insulo Sturge | 437,4 | Brown Peak 1524 |
| Balleny-insuloj | 791,9 | |
La suda polusa cirklo dividas la insul-grupon inter la Young- kaj la Buckle-insulo, proksime al la Borradaile-insulo. La plej alta pinto de la insularo estas la Brown Peak kun alto de 1.524 m, troviĝas sur la Sturge-insulo. Sur du insuloj troviĝas malgrandaj urĝ-helpejoj: „Swan Base“ sur la Borradaile-insulo kaj „Sabrina Refuge“ sur la Sabrina-insulo.
[redakti] Historio
La insularo estis malkovrita en 1839 fare de la balenkaptita kapitano John Balleny (per ŝipo Eliza Scott) kaj Thomas Freeman. Thomas Freeman surpaŝis la insulon kiel unua persono la 9-an de februaro 1839.
[redakti] Bestoj
Sur la Buckle- kaj la Sabrina-insuloj vivas pluraj kolonioj de la Adeliopingvenoj kaj la mentonrimena pingveno.