Balm ĉe Günsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balmweid)
Balm ĉe Günsberg
Blazono de Balm ĉe Günsberg
Blazono de Balm ĉe Günsberg
Blazono de Balm ĉe Günsberg
Balm ĉe Günsberg
Balm ĉe Günsberg
Balm ĉe Günsberg
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 609041 / 233548 (mapo)47.2527777777787.5580555555556Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 33′ O; CH1903: 609041 / 233548 (mapo)
Nombro de loĝantoj 196
Areo 5,48 km²
Alteco 655 m super marnivelo
Poŝtkodo 4525
Komunumkodo 2541
Mapo de Balm ĉe Günsberg
Mapo de Balm ĉe Günsberg
Mapo de Balm ĉe Günsberg
vdr

Balm ĉe Günsberg (en la germana lingvo: Balm bei Günsberg) estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 196 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Balm ĉe Günsberg situas sura la suda deklivo de la ĉefĉeno de la Soloturna Ĵuraso kun bela vido al la Svisa Mezlando. La komunumo Balm ĉe Günsberg konsistas el la vilaĝoj Balm, Balmberg kaj Balmweid, kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 1395 m s.m. la monto Röti sur la ĵurasa kresto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,48 km², de kiuj 62,0 % estas kovritaj de arbaro, 32,3 % servas por agrikulturo kaj 3,1 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Balm ĉe Günsberg limas en nordokcidento kaj nordo al Welschenrohr, en nordoriento al Herbetswil, en oriento al Günsberg, en sudoriento al Riedholz, kaj en sudokcidento al Rüttenen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Balm ĉe Günsberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Rüttenen al Günsberg kaj alia vojo al Hubersdorf. Mallarĝa kaj kurboriĉa vojo kondukas tra la Balmberg-Pasejo al Welschenrohr. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko en Balm ĉe Günsberg ekzistis la grota burgo Balm, kiu estis la centro de la Senjorujo Balm. En la jaro 1308 la familio Balm perdis la burgon, kiu kiel imperia feŭdo estis donita al la Grafo Otto de Strassberg. La kavaliro Pantaleon de Gebstrass, urbestro de Soloturno akiris la vilaĝon Balm en la jaro 1320 kiel pando de la Grafo Rudolfo la 3-a de Nidau, ĝin solvis en la jaro 1327 kaj fine ĝin aĉetis en la jaro 1336 de la Grafo Imer de Strassberg por teritorie kompletigi siajn havaĵojn. En la jaro 1376 Soloturno de la heredantoj de la Grafoj de Nidau akiris ankaŭ la burgon Balm kaj la eklekziajn interezrajtojn pri Flumenthal.[2] Ĝis 1447 Balm apartenis al la Voktejo Balm, ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Flumenthal. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Lebern.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Balm

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]