Balon-ekspedicio al la Norda Poluso de S.A. Andrée en 1897

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La itinero de la vojaĝo
S. A. Andrée kaj Knut Frænkel kun la balono falegita sur la mar-glacio, fotita de la triopa membro, Nils Strindberg. La negativo de jena foto kaj aliaj, de la ne-sukcesa ekspedicio, malkovriĝis en 1930.

La Balon-ekspedicio al la Norda Poluso de S.A. Andrée en 1897 estis ne-sukcesa provo iri al la Norda Poluso en kiu ĉiuj tri ekspedici-membroj mortis. S. A. Andrée (1854–97), la unua balonisto de Svedio, proponis vojaĝon per hidrogeno-balono de Svalbard al RusioKanado, kiu irus, kun bonŝanco, super la Norda Poluso dum la mezo de la vojaĝo. La ideon oni akceptis kun nacia entuziasmo en Svedio, norda lando kiu estis kun aliaj landoj en konkurenco pri la Norda Poluso.

Andrée ignoris multajn signojn pri la danĝera aspekto de sia balon-projekto. Stiri la balonon efektive necesis por sekura vojaĝo, kaj estis multaj signoj ke la trenkablo-tekniko por stiri la balonon kiun li inventis estis ne-efektiva, malgraŭ tio, li riskis la faton de la ekspedicio kun la trenkabloj. Plia eraro, la polusan balonon Örnen (Aglo) oni sendis direkte al Svalbard de la fabrikisto el Parizo sen inspekti ĝian sekurecon; kiam mezuroj montris ke ĝi likis pli multe ol pensita, Andrée refuzis agnoski la fakton. La plejmulto de modernaj studentoj vidas la optimismon de Andrée, lia kredo en la povo de teknologio, kaj ignorado de la povo de la naturo kiel la precipaj faktoroj kiuj kaŭzis la morton de li kaj de lia du akompanantoj Nils Strindberg (1872 – 97) kaj Knut Frænkel (1870–97).

Post kiam Andrée, Strindberg, kaj Frænkel komencis la vojaĝon de Svalbard en julio 1897, la balono rapide perdis hidrogenon kaj falegis sur la mar-glacio post nur du tagoj. La eksploristoj ne vundiĝis sed havis malfacilan vojaĝon suden tra la ŝanĝanta glacio. Sen sufiĉaj vestaĵoj kaj preparaĵoj, kaj ŝokitaj de la malfacileco de la ĉirkaŭaĵo, ili ne retrovenis. Post kiam la arkta vintro komenciĝis, la grupo venis elĉerpita sur Kvitøya (blanka insulo) kaj mortis ĉiuj. Dum 33 jaroj la fato de la Andrée-ekspedicio restis unu el la nesolvitaj misteroj en la arkta regiono. La hazarda malkovro en 1930 de la lasta kampo de la ekspedicio venis kiel granda novajo en Svedio, kie la mortintaj viroj estis priploritaj kaj idoligitaj. La morton de la tri oni rememoris en multaj manieroj en Svedio, kaj en pluraj verkoj post la malkovro Andrée aperis kiel nacia heroo, sed ankaŭ kiel viro kiu foroferis liajn akompanantojn pro ambicio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Per balono al la Poluso. La polusekspedicio de Andrée en 1897. Eldonita sur la bazo de la notaĵoj de S. A. Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930 de Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio. Förlagsföreningen Esperanto, 1930, 411 paĝoj.

S. A. Andrée (1854–97).
Knut Frænkel (1870–97).
Nils Strindberg (1872–97).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]