Balotaszállás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balotaszállás (balotasAlAŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunhalas, kiu troviĝas 11 km-ojn for.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado. Ĉefvojo Dunaföldvár-Szabadka preteriras.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj loĝis tie. La tataroj faris senhoma la vilaĝon en 1241, Béla la 4-a setligis kumanojn. La unua mencio pri la komunumo okazis en 1493 en formo Baltha-szállása. Ŝajnas Baltha aŭ Balota estis kumana estro, szállás signifas tranoktejo. La turkoj okupis la vilaĝon en 1550, sekve ĝi senhomiĝis. Sur la kampoj oni paŝtadis. Post la turkoj formiĝis senfina vico de farmoj. El ili formiĝis vilaĝo en 1952. Dum la socialismo 2 kolĥozoj funkciis. Nuntempe krom la agrikulturo oni minas gason kaj nafton. En la vilaĝo aŭtonomio de ciganoj funkcias.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]