Balotbudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Balotejo en Nov-Jorko en 1900, kun balotbudoj maldekstre.
Balotbudo okaze de la franca prezidanta baloto en Vaulnaveys-le-Haut.
Interne de balotbudo.

Balotbudo estas fizika konstruaĵo lokita en balotejo por kaŝi la elekton de tiuj, kiuj partoprenas en sekreta voĉdonado. Kreita en Aŭstralio en 1857, tiu konstruaĵo ofte aspektas nun kiel budo fermita per kurteno.

En Francio

En Francio, ĝi ebligas al ĉiu balotanto enŝovi sian balotilon en koverton kaŝe de rigardo de aliaj personoj. Tiu operacio okazas antaŭ ol direktiĝi al la baloturno, en kiun ĝi estos englitigita.

Historio

La balotbudo estis adoptita en 1872 de Unuiĝinta reĝlando, en 1877 de Belgio kaj en 1903 de Germanio.

En Francio, la sekreta voĉdonado eniris la konstitucion en 1795 sed la balotanto donis sian falditan balotilon al la baloteja prezidanto, kiu enŝovis ĝin en la urnon. Nur en 1913, la leĝo de la 29-a de julio enkondukis la koverton, la balotbudon kaj la enŝovon en la urnon fare de la balotanto mem[1]. La leĝo venis post kvardeko da diskutoj.

Por la [[plebiscito] de 1851, Napoleono la 3-a provis aboli la voĉdonan sekreton, petante la balotantojn publike skribi "oui" (por jes) aŭ "non" (por ne) antaŭ siaj nomoj sur la registrolibro, sed pro forta opozicio, li rezignis kaj restarigis la sekretan voĉdonadon[2].

Notoj kaj referencoj

  1. Jean-Marie Mayeur, La vie politique sous la Troisième République, eldoninto "Le Seuil", 1975
  2. Karl Marx, la 18-an brumero de Ludoviko Buonaparte : france Bourgeois et épiciers s'étaient en effet aperçus que dans l'un de ses décrets du 2 décembre, Bonaparte abolissait le vote secret et ordonnait aŭ électeurs d'inscrire dans les registres officiels : oui ou non, en face de leurs noms. La résistance du 4 décembre intimida Bonaparte. Pendant la nuit, il fit placarder à tous les coins de rues des affiches annonçant le rétablissement du vote secret. Tuta teksto
    Burĝoj kaj butikistoj malkovris ke per iu el la dekretoj de la 2-a de decembro, Buonaparto abolis la sekretan voĉdonadon kaj ordonis al la balotantoj skribi sur la oficialaj registrolibroj : jes aŭ ne, vid-al-vide de siaj nomoj. Rezistado de la 4-a de decembro timigis Buonaparton. En nokto, li afiŝigis je ĉiuj stratanguloj la restarigon de la sekreta voĉdonado

Vidi ankaŭ

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Garrigou, Alain. (2012) Les secrets de l'isoloir. Lormont: Éditions Le bord de l'eau, p. 76. ISBN 978-2-35687-172-5.