Balotilujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Balotilujo el travidebla plasto

Balotilujo estas ujo uzata okaze de baloto por ricevi la sekretajn balotilojn. En epoko de antikva Grekio, la balotilujoj estis opakaj amforoj, en kiuj la balotantoj enŝovis ĵetonojn.

Ĝia celo estas ricevi paperajn balotilojn kaj ĝia elpenso ebligas al balotilo eniri la balotilujon, nur post validigo, kutime helpe de manilo.

Kutime ĝi estas travidebla por esti certa ke ĝi estas malplena komence de voĉdonado.

Iuj modeloj havas nombrilon, kiu ebligas nombradon de la enmetitajn balotilojn.

Kutime la balotilujo estas en balotejo, sed en iuj landoj, aparte en Irlando kaj en Rusio, eblas transporti ĝin al hejmo de balotantoj, kiuj ne kapablas iri al balotejoj.

Fine de la voĉdonado, kaj laŭ la landoj, la balotilujo estas aŭ transportata al unika centro kie ĉiuj balotiloj estas kolektitaj por voĉnombri la tuton kune, aŭ voĉnombrata surloke en la balotejo. En tiu lasta kazo, ĉiu balotejo anoncas rezulton, kiu estos aldonita al tiu de la aliaj balotejoj antaŭ la proklamo de la fina rezulto.

Balotĵetonoj uzataj de la ĵurintoj de Héliée, Muzeo de antikva agoro de Ateno

La unua baloto per sekreta balotilo uzanta balotilujon okazis en Pontefract[1] en 1872. En la greka mitologio, Oresto estis savita dank'al la voĉdono de Atena, laŭ la vazo Corsini trovita en Antium, Atena estus metita sian voĉon en balotilujon. En antikva Grekio kaj en Ateno, tiuj ujoj utilis ankaŭ por juĝaj decidoj. Por tio, du amforoj estis uzataj: unu por enmeti la balotĵetonon, la alia por aldona ĵetono. Tio ebligis koherecan kontrolon, komparante la rezultojn de la du amforoj[2].

Laŭ dokumento en muzeo Luvro, ekzistus en muzeo de Dijon, greka pokalo atribuita al la pentristo de Stieglitz, prezentanta balotan scenon (N° Campana 66 kaj numero de inventaro de la muzeo CA 1301)[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]